Vjetnamia prezidanto intervidiĝis kun Wang Yi

(GMT+08:00) 2018-04-01 16:43:50     Redaktoro:Pluveta

Dimanĉe en Hanojo vjetnamia ŝtata prezidanto Tran Dai Quang intervidiĝis Wang Yi, ĉina ŝtata komitatano kaj ministro pri eksterlandaj aferoj.

Wang Yi transdonis al Tran Dai Quang la saluton de ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping kaj konigis la fruktojn de la du sesioj de Ĉinio. Wang Yi diris, ke Vjetnamio estas la unua vizitloko de Xi post la 19a Nacia Kongreso de Komunista Partio de Ĉinio. Tio montris la altan atenton de Ĉinio al Vjetnamio kaj la specialan pozicion de Vjetnamio en ĉina diplomatio.

Tran Dai Quang petis Wang Yi transdoni sian saluton al Xi Jinping. Vjetnamio alte atentas la tradician amikecon inter Vjetnamio kaj Ĉinio kaj volas efektivigi la komunajn konojn kune kun ĉiuj departementoj de Ĉinio, fortigi interŝanĝojn en regado kaj antaŭenpuŝi komercajn kaj lokajn kunlaborojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin