Altrudi altajn tarifojn al produktoj el aliaj landoj finfine damaĝas interesojn de Usono

(GMT+08:00) 2018-04-04 15:52:18     Redaktoro:Selena

La Oficejo de Usona Komerca Reprezentanto marde publikigis proponitan liston de ĉinaj produktoj submetitaj al aldona 25-procenta tarifo kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj.

Laŭ la oficejo, la listo rezultigita el komputado povas ege fortigi ĉagrenon de ĉinaj eksportantoj kaj pli bone protekti interesojn de usonaj propraj produktantoj. Tamen enhavo de la listo estas tute konfuzita.

Pri la menciitaj ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj, Ĉinio ne estas la ĉefa eksportanto por Usono. Se la registaro de Trump volas protekti siajn proprajn metalurgiajn entreprenojn, estas ne sufiĉa la restrikto kontraŭ nur Ĉinio. Sed laŭ la nuna situacio, varoj el kelkaj aliancoj de Usono estas liberaj de la tarifoj. Ni komprenas, ke tio kuŝas en la politika konsidero, sed ĝi tute ne povas protekti la usonan metalurgian industrion.

Cetere tre diversaj mekanikaj kaj elektraj produktoj estis metitaj en la liston, kaj inter ili multaj estas ĉiutagaj necesaĵoj por usonanoj.

Responde al la ago de Usono, Ĉinio prenos ĉiujn necesajn agojn por protekti siajn laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin