Ĉinio metos aldonajn tarifojn super usonajn produktojn kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj

(GMT+08:00) 2018-04-04 16:34:22     Redaktoro:Yu

Ĉinio merkrede publikigis liston de produktoj kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj, importitaj el Usono, kiuj estos submetitaj al pli altaj tarifoj, inkluzive de sojfabo, aŭtoj kaj kemiaj produktoj.

La Ministerio pri Financo diris en deklaro en sia retejo, ke la Komisiono pri Doganaj Tarifoj de la Ŝtata Konsilio decidis meti aldonan tarifon de 25 procentoj super 106 detalojn de produktoj sub 14 kategorioj.

La rimedo estis prenita, post kiam la usona registaro anoncis proponitan liston de produktoj submetitaj al aldonaj tarifoj, kiuj kovras ĉinajn eksportaĵojn de 50 miliardoj da dolaroj kun proponita tarifo de 25 procentoj.

La ministerio diris, ke la rimedo validiĝos, kiam la usona registaro komencos meti la tarifojn super ĉinajn produktojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin