Novaĵoj (Aprilo 06)

(GMT+08:00) 2018-04-06 17:32:05     Redaktoro:Li

Saluton, karaj amikoj. Lucia kore bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas vendredo, la 6a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Usono eble aldonos ekstrajn limimpostojn al ĉinaj produktoj, Ĉinio ne volas lanĉi komercan konflikton nek timas ĝin. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĵaŭde usona prezidento Donald Trump publikigis deklaron, ke li jam donis instrukcion al la Oficejo de Usona Komerca Reprezentanto, ke ĝi, laŭ la Sekcio 301, konsideru aldoni limimpostojn de ekstraj 100 miliardoj da usonaj dolaroj al komercaĵoj importitaj el Ĉinio.

Trump diris, ke se la Oficejo de Usona Komerca Reprezentanto opinias, ke Usono povos aldoni limimpostojn de ekstraj 100 miliardoj da usonaj dolaroj al komercaĵoj importitaj el Ĉinio, ĝi devos meti koncernan liston. Samtage la Oficejo de Usona Komerca Reprezentanto respondis, ĉu aldoni limimpostojn de ekstraj 100 miliardoj da usonaj dolaroj al komercaĵoj importitaj el Ĉinio, aŭ ne, tio dependas de postaj kondiĉoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Lu Kang vendrede asertis en regula gazetara konferenco, ke Ĉinio esprimas fortan malkontenton pri kaj firman oponon kontraŭ la usona agado. Li aldonis, ke Ĉinio ne volas lanĉi komercan konflikton nek timas ĝin.

La 5an de aprilo la usona prezidento Donald Trump postulis, ke la oficejo de usonaj komercaj reprezentantoj konsideru aldoni limimpostojn de ekstraj 100 miliardoj da usonaj dolaroj al komercaĵoj importitaj el Ĉinio, kio seriozege rompas la regulojn de la internacia komerco. Usono, kun sia supereco kaj kaprico, svingas la klabon de komerca sankciumo super Ĉinio, sed Ĉinio, streĉante siajn fortojn, estas devigita respondi la provokon.

Por bridi Ĉinion Vaŝingtono ne nur celas komercaĵojn de kelkaj dekoj aŭ kelkaj centoj da miliardoj da usonaj dolaroj, ne nur faras kalkulon kontraŭ Ĉinio por unu aŭ du tagoj, sed ĝi faras tion ankaŭ por io alia. Ne eblas eviti la provokon, do Ĉinio sin faras fortika kaj pli firme iras sian vojon de altkvalita evoluigo.

Por realigi altkvalitan evoluigon neniam ŝanceliĝos la fundamenta ŝtata politiko, tio estas, malfermo al la ekstero. Ĉinio estas granda lando kun respondeco, kaj ankaŭ estas aktivema partoprenanto, firma subtenanto kaj grava kontribuanto de la plurflanka mekanismo pri komerco. Ĉinio, ne pro la komera konflikto, fermos sian pordon, sed male, Ĉinio ĉiam estas malfermata al la tuta mondo, por kune kun la mondo ĝui pli multe.

La 6an de aprilo proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio diris, ke, se Usono, spite la proteston de Ĉinio kaj la internacia komunumo, insistas en unuflankismo kaj komerca protektismo, Ĉinio do tenos akompanon al ĝi kaj batalos ĝis la fino; Ĉinio do firme defendos la interesojn de la lando kaj la popolo kaj, je ĉia kosto, nepre donos fortan rebaton.

La 5an de aprilo la usona prezidento Donald Trump deklaris, ke li jam ordonis al la Oficejo de Usona Komerca Reprezentanto, ke ĝi, laŭ la sekcio 301, konsideru aldoni limimpostojn de ekstraj 100 miliardoj da usonaj dolaroj al komercaĵoj importitaj el Ĉinio, kaj samtempe, li diris ankaŭ, ke Usono estas ankoraŭ preta fari interkonsiliĝon.

La 5an de aprilo Ĉinio oficiale komencigis tiun proceduron de disputa solvo, kiun Ĉinio kondukis al la mekanismo de disputa solvo en la Monda Organizaĵo pri Komerco, ĉar Usono prenis la sekcion 232 celante al produktoj el ŝtalo kaj aluminio importitaj el Ĉinio.

Por tio leĝofaka respondeculo de la ĉina Komerca Ministerio diris, ke la usona rimedo 232 ekzistas laŭnome por protekti "nacian sekurecon", sed fakte por plenumi komercan protektismon; tiu faro de Usono serioze rompis la nediskriminacian principon de la multeflanka komerca sistemo, grave malobservis la koncernajn promesojn kaj regulojn de Monda Organizaĵo pri Komerco, kaj damaĝis justajn interesojn de Ĉinio kiel membro de la Monda Organizaĵo pri Komerco.

Tiu ĉi respondeculo emfazis ke, konsiderante, ke Usono rifuzis laŭ la koncernaj reguloj de Monda Organizaĵo pri Komerco fari intertraktadon kun Ĉinio, kiu estas devigita ekigi la proceduron de disputa solvo kaj defendi siajn justajn interesojn.

La 5an de aprilo la rusa prezidento Putin intervidiĝis en la Moskva kremlo kun Wang Yi, speciala sendito de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj, samtempe, ministro pri eksteraj aferoj.

Wang Yi refoje transesprimis la sinceran gratulon de prezidanto Xi Jinping al Putin pro tio, ke li reelektiĝis kiel prezidento. Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj Rusio rigardas sin reciproke plenampleksa strategia kunlabora partnero, kaj la du landoj posedas plej altnivelan politikan interfidon unu al la alia kaj iliaj rilatoj iras ĉiam pli supren, kaj pro tio la du flankoj devas per pli intima kaj pli profunda komunikado kaj kunlaboro protektas la sekurecon kaj interesojn de sia lando kaj la stabilecon kaj pacon de la regiono kaj de la mondo.

Putin petis, ke Wang Yi transdonu lian elkoran grantulon al prezidanto Xi Jinping, kiu refoje estas prezidanto per tutaj voĉodonoj, kaj li ankoraŭfoje gratulis, ke la ĉinaj du sesioj sukcesis okazi. Putin diris, ke la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio estas tre bonaj, la du landoj estas proksimaj najbaroj, kaj ankaŭ naturaj kompanoj; ili ambaŭ fariĝis plenampleksaj strategiaj kunlaboraj partneroj, kio ne estas provizoraĵo, sed komuna elekto de la du flankoj post longa pensado. Putin esperis, ke la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio prosperos pli rimarkinde, ĉar tio utilas kaj al la du landoj kaj al la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin