Ĉinio akuzis ĉe MOK Usonon pri la sekcio 232

(GMT+08:00) 2018-04-06 13:37:28     Redaktoro:Xiong

La 5an de aprilo Ĉinio oficiale komencigis tiun proceduron de disputa solvo, kiun Ĉinio kondukis al la mekanismo de disputa solvo en la Monda Organizaĵo pri Komerco, ĉar Usono prenis la sekcion 232 celante al produktoj el ŝtalo kaj aluminio importitaj el Ĉinio.

Por tio leĝofaka respondeculo de la ĉina Komerca Ministerio diris, ke la usona rimedo 232 ekzistas laŭnome por protekti "nacian sekurecon", sed fakte por plenumi komercan protektismon; tiu faro de Usono serioze rompis la nediskriminacian principon de la multeflanka komerca sistemo, grave malobservis la koncernajn promesojn kaj regulojn de MOK, kaj damaĝis justajn interesojn de Ĉinio kiel membro de la Monda Organizaĵo pri Komerco.

Tiu ĉi respondeculo emfazis ke, konsiderante, ke Usono rifuzis laŭ la koncernaj reguloj de MOK fari intertraktadon kun Ĉinio, kiu estas devigita ekigi la proceduron de disputa solvo kaj defendi siajn justajn interesojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin