Rusa prezidento Putin intervidiĝis kun Wang Yi

(GMT+08:00) 2018-04-06 14:21:36     Redaktoro:Xiong

La 5an de aprilo la rusa prezidento Putin intervidiĝis en la Moskva kremlo kun Wang Yi, speciala sendito de la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping kaj, samtempe, ministro pri eksteraj aferoj.

Wang Yi refoje transesprimis la sinceran gratulon de prezidanto Xi Jinping al Putin pro tio, ke li reelektiĝis kiel prezidento. Wang Yi diris, ke Ĉinio kaj Rusio rigardas sin reciproke plenampleksa strategia kunlabora partnero, kaj la du landoj posedas plej altnivelan politikan interfidon unu al la alia kaj iliaj rilatoj iras ĉiam pli supren, kaj pro tio la du flankoj devas per pli intima kaj pli profunda komunikado kaj kunlaboro protektas la sekurecon kaj interesojn de sia lando kaj la stabilecon kaj pacon de la regiono kaj de la mondo.

Putin petis, ke Wang Yi transdonu lian elkoran grantulon al prezidanto Xi Jinping, kiu refoje estas prezidanto per tutaj voĉodonoj, kaj li ankoraŭfoje gratulis, ke la ĉinaj du sesioj sukcesis okazi. Putin diris, ke la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio estas tre bonaj, la du landoj estas proksimaj najbaroj, kaj ankaŭ naturaj kompanoj; ili ambaŭ fariĝis plenampleksaj strategiaj kunlaboraj partneroj, kio ne estas provizoraĵo, sed komuna elekto de la du flankoj post longa pensado. Putin esperis, ke la rilatoj inter Rusio kaj Ĉinio prosperos pli rimarkinde, ĉar tio utilas kaj al la du landoj kaj al la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin