Ĉinio je ĉia kosto firme respondos al la komerca konflikto

(GMT+08:00) 2018-04-06 16:24:10     Redaktoro:Xiong
La 6an de aprilo proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio diris, ke, se Usono, spite la proteston de Ĉinio kaj la internacia komunumo, insistas en unuflankismo kaj komerca protektismo, Ĉinio do tenos akompanon al ĝi kaj batalos ĝis la fino; Ĉinio do firme defendos la interesojn de la lando kaj la popolo kaj, je ĉia kosto, nepre donos fortan rebaton.

La 5an de aprilo la usona prezidento Donald Trump deklaris, ke li jam ordonis al la Oficejo de Usona Komerca Reprezentanto, ke ĝi, laŭ la sekcio 301, konsideru aldoni limimpostojn de ekstraj 100 miliardoj da dolaroj al komercaĵoj importitaj el Ĉinio, kaj samtempe, li diris ankaŭ, ke Usono estas ankoraŭ preta fari interkonsiliĝon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin