Ĉinio pretas senhezite rebati protektismajn rimedojn de Usono

(GMT+08:00) 2018-04-06 22:05:40     Redaktoro:Yu

Proparolanto de la Ministerio de Komerco Gao Feng diris vendrede en Pekino, ke Ĉinio senhezite tuj donos fortan rebaton, se Usono publikigos liston de pliaj ĉinaj produktoj kun valoro de 100 miliardoj da usonaj dolaroj, kiuj estos submetitaj al aldonaj tarifoj.

Gao diris, ke la usona konduto, tute malprudenta, serioze misjuĝis la situacion, kaj la rezulto de tia ago estos vundi Usonon mem. Gao diris, ke Ĉinio estas preta kaj senhezite tuj donos fortan rebaton, se Usono publikigos liston de pliaj ĉinaj produktoj kun valoro de 100 miliardoj da usonaj dolaroj, kiuj estos submetitaj al aldonaj tarifoj.

Gao diris, ke esence ĉi tiu tiel nomata komerca milito estas batalo inter unuflankeco kaj multflankeco kaj inter protektismo kaj libera komerco. Se multflankeco kaj libera komerco estos minacitaj, la procezo de ekonomia tutmondiĝo estos subfosita, kaj la monda ekonomia reprosperigo estos malhelpita. Tia rezulto malutilas al la kernaj interesoj de Ĉinio kaj ankaŭ al la komunaj interesoj de la tuta mondo. Li aldonis, ke fronte al tiu ĉi grava problemo, ni devas firme batali.

Gao malkonfirmis la raportitan intertraktadon inter Ĉinio kaj Usono pri la komerca konflikto. Li diris, ke financaj oficialuloj de la du flankoj faris neniun intertraktadon pri la komerca demando. Ĉinio reagis per plano pri tarifoj de egala skalo, kun listo de usonaj produktoj, inkluzive de sojfaboj, aŭtoj, aviadiloj kaj kemiaj produktoj, tuj post kiam Usono publikigis la proponitan tarifliston de ĉinaj produktoj kun valoro de 50 miliardoj da usonaj dolaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin