Putin, Macron diskutis pri siria situacio

(GMT+08:00) 2018-04-07 14:35:34     Redaktoro:Selena

Rusa prezidento Vladimir Putin vendrede telefone konversaciis kun sia franca paralelulo Emmanuel Macron por diskuti pri la siria situacio.

Dum la konversacio, Putin informis al Macron pri atingo de interparolo kun turka kaj irana gvidantoj pri la siria demando en Ankaro. La du partioj akcentis, ke necesas antaŭenpuŝi politikan solvadon de la siria problemo per efektivigo de decidoj faritaj en la Siria Nacia Dialoga Kongreso, kiu okazis en la rusa urbo Soĉio en Januaro. Ili ankaŭ akcentis kiel eble plej frue establi Konstitucian Komitaton de Sirio en Ĝenevo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin