Estas tempo por Boao-Forumo por Azio 2018

(GMT+08:00) 2018-04-07 15:58:49     Redaktoro:Selena

Boao-Forumo por Azio okazigos la jarkunvenon de la 8a ĝis la 11a de aprilo, kun la temo Malferma kaj Novigema Azio por la Mondo de Pli Granda Prospero".

Por Azio, paco kaj disvolvado estas egale gravaj. La Boao-Forumo por Azio liveras tre bonan platformon por diskutoj de tiuj temoj.

Surab Gupta, klerulo de Instituto por Ĉina-Usona Esploro opinias, ke Ĉinio jam fariĝas plej granda kontribuanto de la ekonomia kresko de la mondo. Li kredas, ke la rolo de Ĉinio kiel stabiligo de la regiona kaj monda ekonomio pluapaŝe evidentiĝos.

Chen Yongcai, estro de Nacia Universitato de Singapuro opinias, ke la procezo de tutmondiĝo kreas komunan estontecon de aziaj landoj, kaj konservo de paca kaj stabila internacia medio kaj disvolvo de reciprokprofitaj kunlaboroj estas bezonataj por evoluo de ajna lando, kaj ĉio ĉi tio estas grava enhavo de la komunumo de komuna estonteco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin