Rebato estas unika rimedo por solvi komercan disputon inter Ĉinio kaj Usono

(GMT+08:00) 2018-04-07 20:48:21     Redaktoro:Selena

La komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono fariĝas fokuso de la mondo. Membroj de Ĉina Financa Forumo kun 40 homoj-Ĉina fama pensbanko sabate analizis, ke la komerca konflikto estas kaŭzita de Usono, kaj rebato estas la unika rimedo por solvi ĝin. Tiuj kleruloj ankaŭ atentigis, ke Ĉinio devas plibonigi nacian forton dum traktado de defioj.

Guo Kai, unu el membroj de la forumo, diris, ke Usono lanĉis la komercan konflikton surbaze de la enketo de la Sekcio 301, fakte laŭ raporto de usonaj amaskomunikiloj, Trump diris, ke ĉion li atentas estas pri tarifoj. Cetere Ĉinio jam kelkfoje menciis intertraktadojn, tamen Usono ne kaptis la ŝancon.

Altranga esploristo Ha Jiming diris, ke post reformo kaj pordmalfermo, grandnombraj entreprenoj de ekstera kapitalo funkciigis fabrikojn en Ĉinio, tiel Ĉinio fariĝas la monda fabriko, fakte la aldona valoro de multaj produktoj estas tre malalta en Ĉinio, sed tia valoro apartenas al ĉina favora saldo laŭ statistiko de la monda komerco. Ha opinias, ke meto de aldonaj tarifoj estas malhelpa al plibonigo de la malfavora saldo de Usono.

Altranga esploristo Guan Tao akcentis, ke la plej granda supereco de Ĉinio estas la tiel granda merkato, tial Ĉinio devas grandmezure malaltigi aldonvaloran imposton de manufaktura industrio kaj turni la malbonan aferon al la bona.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin