Ĉinio kaj Mongolio fortigos sinergion de disvolvaj strategioj

(GMT+08:00) 2018-04-10 12:58:06     Redaktoro:Yu

Ĉinio kaj Mongolio lunde konsentis kunligi la iniciaton Zono kaj Vojo kaj la mongolan disvolvan iniciaton Preria Vojo por profitigi la du popolojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang faris la rimarkojn dum renkontiĝo kun vizitanta mongola ĉefministro Ukhnaagiin Khurelsukh en Pekino. Li diris, ke Ĉinio kaj Mongolio estas gravaj najbaroj, bonaj amikoj kaj partneroj, kaj Ĉinio aprezas la mongolan registaron pri ĝia firma persisto en la politiko de unu Ĉinio. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Mongolio por fiksi la direkton de duflankaj rilatoj el strategia konsidero kaj longtempa perspektivo, firmigi politikan reciprokan fidon, respekti unu la alian pri respektivaj kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, subteni altnivelajn interŝanĝojn, pliigi parlamentajn interŝanĝojn, fortigi interpartiajn interŝanĝojn, kaj komunikiĝi pli multe en regionaj kaj internaciaj aferoj. Li diris, ke li esperas, ke la disvolviĝo de ĉina-mongolaj rilatoj profitigos ambaŭ landojn kaj ankaŭ pacon, stabilecon kaj prosperon de la regiono. Ĉina kaj Mongolio ambaŭ alfrontas gravan mision por disvolvado de siaj ekonomioj kaj plibonigo de la bonfarto de popoloj, kaj Ĉinio volas labori kun Mongolio por utiligi la komplementajn avantaĝojn de sia ekonomio. Li vokis komenci la esploron pri ebleco de liberkomerca interkonsento inter la du landoj kaj akceli la konstruadon de la zono de translandlima ekonomia kunlaboro.

Khurelsukh diris, ke Mongolio donas prioritaton al la amikaj rilatoj kun Ĉinio en sia eksterlanda politiko, kaj la mongola registaro firme sekvos la politikon de unu Ĉinio. Mongolio konsentas, ke Tibeto kaj Tajvano estas neforigeblaj partoj de la ĉina teritorio, kaj la demandoj pri Tibeto kaj Tajvano estas internaj aferoj de Ĉinio. Khurelsukh aldonis, ke Mongolio volas labori kun Ĉinio por cementi politikan reciprokan fidon, subteni altnivelajn vizitojn, profundigi ekonomian kunlaboron, integri evoluigajn strategiojn kaj havi pli pragmatan kunlaboron.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin