Ĉinio marŝas ĉiam laŭ sia takto

(GMT+08:00) 2018-04-11 18:44:52     Redaktoro:Xiong

Hieraŭ, la 10an de aprilo, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris paroladon en la malfermo de la Boao-Forumo por Azio, li ripetis, ke la pordo de la ĉina malfermo neniam estos fermita, sed male, ĝi malfermiĝos pli kaj pli larĝe. Li proklamis, ke Ĉinio grandmezure faciligos merkataliron, kreos pli allogan medion por investo, intensigos protektadon de intelekta proprieto kaj proprainiciate pligrandigos importon.

Inspiritaj de la grava parolado de Xi, de hieraŭ vespere ĝis hodiaŭ matene, la eŭropa kaj usona merkatoj de akcioj ĝenerale sin varmigis per la subita altiĝo de la kurzoj je pli ol mil miliardoj da usonaj dolaroj. Jen tio estas reformado kaj malfermo de Ĉinio ĉiam pli kaj pli irantaj antaŭen, kiuj alportas al la mondo enormajn profitojn.

Kaj se oni opinias, ke la usonaj merkatoj de la akcioj multege varmiĝis pro tio, ke Ĉinio, premite de Usono, faris paŝojn favorajn al Usono, tio estas erara. Tiu ĉi opinio esence miskomprenas la reformadon kaj malfermon de Ĉinio. La ĉinaj reformado kaj malfermo ne estas provizoraj rimedoj, kaj ili ne povas ŝanĝiĝi de interveno el la ekstero, nek de premo el la ekstera mondo.

Tiuj, kiuj efektive komprenas la ĉinojn, certe ne malfacile scias, ke la reformado kaj malfermo estas ŝtata politiko de Ĉinio, jam de kvardek jaroj fiksita. Ĝi ekzistas tute pro la interna forto kaj estas komuna kompreno de la tuta nacio, kaj tial ĝi havas sian paŝadon kaj ritmon. Fakte Usono, kiu nomas sin lando de merkata ekonomio, devus pli kompreni ol la ĉinoj, kiom grava tiu ritmo estas por Ĉinio. Unuvorte, Ĉinio marŝas laŭ sia takto, certe ne kondukita de iu fremda je la nazo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin