Reformado de Ĉinio ne estas influata de interveno el la ekstero

(GMT+08:00) 2018-04-11 19:31:20     Redaktoro:Xiong

La 11an de aprilo Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris en Pekino, ke la gravaj paŝoj proklamitaj de Ĉinio pri la plivastigo de la kampo de malfermo ne rilatas al la aktuala komerca konflikto inter Ĉinio kaj Usono; la plivastigo de la kampo de malfermo fare de Ĉinio ne estas influata de ĝeno el la ekstero, nek de interveno el la ekstera mondo.

Geng Shuang emfazis:

"Tiuj, kiuj konas la funkciadon de la ĉina registaro, scias, ke por aperigi tiom gravajn paŝojn la ĉina registaro ne povis en tiel mallonga tempo doni decidon, sen ripeta diskutado, enprofundiĝinta konsiderado kaj zorgema aranĝado. Ĉinio foje kaj foje substrekas, ke ĝi insistas en la fundamenta ŝtata politiko malfermiĝi al la ekstero kaj, malfermante la pordon, fari sian konstruadon. Kaj por tiuj ĉi paŝoj Ĉinio havas siajn horaron kaj vojlinion."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin