Parolado de Xi gajnis altan laŭdon el mondaj gvidantoj en Boao

(GMT+08:00) 2018-04-11 11:20:22     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping promesis larĝigi pordmalfermon kaj antaŭenigi tutmondan prosperon en tonika parolado marde en la jara konferenco de Boao-Forumo por Azio, gajnante laŭdon el mondaj gvidantoj ĉeestantaj la kunevnon.

La kvartaga jarkunveno, kiu malfermiĝis dimanĉe en Boao, feriejo en la suda insula provinco Hainan, kun la temo "Malferma kaj Novigema Azio por la Mondo de Pli Granda Prospero".

Ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj malfermo de Ĉinio. Xi emfazis, ke la reformo kaj malfermo de Ĉinio kontentigas la aspiron de ĉina popolo al evoluo, novigo kaj pli bona vivo kaj konformas al la tutmonda tendenco de disvolviĝo, kunlaboro kaj paco .

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, diris, ke dum la pasintaj kvar jardekoj okazis ŝanĝiĝoj ne nur en Ĉinio, sed ankaŭ en ĝiaj aktivaj rilatoj kun la mondo. Li diris, ke la iniciato Zono kaj Vojo povas kontribui rimarkinde al pli justa, paca kaj prospera mondo.

La iniciato Zono kaj Vojo, proponita de Xi en 2013, celas realigi politikan, infrastrukturan, komercan, financan kaj interpopolan interligon laŭlonge de la antikvaj komercaj itineroj de la Silka Vojo, tiel konstruante platformon de internacia kunlaboro por krei novajn movfortojn por kreskado.

Aŭstra prezidento Alexander Van der Bellen diris, ke la pasintaj 40 jaroj atestis la sukceson de la ĉina politiko de ekonomia reformo kaj malfermo. Li diris, "Miaj interparoladoj kun la gvidantaro, la registaro kaj diversaj rondoj de Ĉinio konfirmis mian impreson, ke Ĉinio promesis iri plu laŭ ĉi tiu vojo, kaj tio konformas al interesoj de Ĉinio kaj tutmondaj partneroj. "

Pakistana ĉefministro Shahid Khaqan Abbasi diris, ke la historia iniciato Zono kaj Vojo de prezidanto Xi fariĝis tutmonda publika bono, profita al ĉiuj kaj alportanta egalecon al la neegala mondo. Ĉi tiu strategia iniciato estas kungajna propono kaj alportas komunan prosperon al ĉiuj.

Singapura ĉefministro Lee Hsien Loong diris, ke li tre ĝojas aŭdi la pliajn paŝojn anoncitajn de prezidanto Xi pri malfermo de la financa sektoro, protektado de la rajtoj de intelekta proprieto kaj pliigo de importado.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin