Iraka ĉefministro ĵuris preni rimedojn kontraŭ atakoj de IŜ el Sirio

(GMT+08:00) 2018-04-11 14:09:32     Redaktoro:Yu

Iraka ĉefministro Haider al-Abadi diris marde, ke Irako prenos ĉiujn necesajn rimedojn por protekti sian landlimon kontraŭ atakoj de membroj de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato en Sirio.

Abadi diris en televida gazetara konferenco post semajna kunveno de la kabineto, ke la grupo Islama Ŝtato ekzistas en orienta Sirio proksima al la landlimo kun Irako, kaj Irako prenos ĉiujn necesajn rimedojn por rezisti al ilia minaco kaj protekti siajn civilulojn kaj sekurectrupojn .

Abadi diris, ke Irako ne intervenas en Sirion, kaj la siria popolo decidas pri sia sorto, kaj ke la decido retiri usonajn soldatojn el Sirio apartenas al Vaŝingtono mem. Li emfazis, ke lia lando malakceptas la ekziston de la grupo Islama Ŝtato apud la landlimo kun Sirio.

Li diris ankaŭ, ke li diris al usona prezidento Donald Trump dum la telefonvoko dimanĉe, ke la ekzisto de la Islama Ŝtato en Sirio estas minaco al Irako kaj ankaŭ al la mondo, kaj tio estas neplenumita misio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin