Blovas la freŝa aero de Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-04-12 19:12:59     Redaktoro:Xiong

En sia ĉeftema parolado, atentata de la tuta mondo, en la jarkunveno 2018 de Boao-Forumo por Azio, la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping proklamis kvar gravajn paŝojn rilate pluan antaŭenigon de malfermo, el kiuj unu estas krei pli allogan investmedion.

Tiu investmedio estas komparata kiel freŝa aero, ĉar nur "freŝa aerto povas allogi pli multe da kapitaloj el la ekstero". Plibonigo de investmedio estas ege grava ne nur por Ĉinio, sed ankaŭ por ĉiuj aliaj landoj.

La spertoj de Ĉinio el la malfermo al la ekstero montras, ke por krei pli allogan investmedion estas necese, antaŭ ĉio, krei kaj protekti la medion de justa konkurado. En la lastaj jaroj Ĉinio penis fari leĝojn, regulojn kaj politikojn pli travideblaj, faciligi investaliron de fremdlandaj komercistoj, kaj lasi al entreprenoj alilande posedataj ricevi ŝtatanan traktadon.

Estas antaŭvidebe, ke tiuj ĉi novaj reformado kaj malfermo komencitaj de Ĉinio alportos pli vastan spacon al eksterlande posedataj entreprenoj. Se ili observas la leĝojn de Ĉinio kaj faras decan konkurencon, ili nepre akiros pli multe da bonŝancoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin