Wang Yi intervidiĝis kun speciala sendito de indonezia prezidento

(GMT+08:00) 2018-04-12 20:57:47     Redaktoro:Xiong

La 12an de aprilo la ĉina ministro pri eksteraj aferoj en Pekino intervidiĝis kun Luhut Panjaitan, la ministro pri maraj aferoj, speciala sendito de la indonezia prezidento.

Wang Yi diris, ke ĉi-jare estas la 5a datreveno de la stariĝo de la dulanda plenampleksa strategia partnereco, kaj ke Ĉinio volas kune kun Indonezio klopodi por aranĝi en ĉi jaro kontakton de altranguloj, firme antaŭenpuŝi la konstruadon de la altrapida fervojo de Ĉakarto al Bandungo, fari diskuton pri kunlaboro de "sinteza ekonomia koridoro", kaj fine atingi la celon de komunaj gajnoj por ni ambaŭ.

Luhut diris, ke Indonezio volas kune kun Ĉinio plenumi la komunan ideon de la dulandaj ŝtatestroj, plifortigi altrangan kontakton, kunigi la iniciaton "Unu Zono kaj Unu Vojo" kun la ideo "Punktoj en la Tutglobaj Maroj", kaj alporti pli grandan feliĉon al la du landoj kaj la regiono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin