Sirio atakis usonan minacon de milita bato kiel malprudentan eskaladon

(GMT+08:00) 2018-04-12 12:54:23     Redaktoro:Yu

Loka amaskomunikilo raportis, ke la siria Ministerio de Eksterlandaj Aferoj merkrede atakis la usonan minacon de milita bato kontraŭ Sirio kiel malprudentan eskaladon, kiu minacas internacian pacon kaj sekurecon.

La ministerio faris la rimarkojn por respondi al Usono, kiu minacis preni militan agon kontraŭ Sirio pro lastatempaj akuzoj de ribeluloj, ke la siria armeo uzis klorgason en atako al la distrikto Douma en la regiono Orient-Ghuta de Damasko.

La ministerio diris ankaŭ, ke Usono celas protekti tiujn, kiujn la siria registaro rigardas kiel terorismajn grupojn en Orient-Ghuta, inkluzive de Douma. Ĝi rimarkigis, ke la uzo de kemiaj armiloj fariĝis lama kaj senbaza ekskuzo, kaj ke la siria registaro bonvenigas la alvenon de senpartia esplorteamo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin