Hainan fariĝos liberkomerca provejo kaj liberkomerca haveno

(GMT+08:00) 2018-04-13 20:14:26     Redaktoro:Xiong

La 13an de aprilo Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, proklamis en Hannan, ke la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio subtenas al la provinco Hannan konstrui en sia tuta teritorio liberkomercan provejon, fondi liberkomercan havenon kun ĉinaj karakteroj surbaze de laŭgrada esplorado kaj laŭpaŝa antaŭenigo, kaj metode, etapo post etapo, ellabori politikan kaj reĝiman sistemon pri liberkomerca haveno.

En sia parolado en la kunveno omaĝa al la trideka datreveno de la provinco Hannan kiel ekonomia speciala regiono Xi Jinping diris, ke Hainan devas peni fariĝi nova medelo de la reformado kaj malfermo en la nova epoko de Ĉinio, konstrui liberkomercan provejon kaj liberkomercan havenon kun ĉinaj karakteroj, kaj per siaj tutaj fortoj fari la insulon eksperimentejo de la reformado kaj malfermo de Ĉinio, ŝtata eksperimentejo de la ekologia civilizo, konsuma centro de la internacia turismo, kaj rezervejo servanta al gravaj strategiaj aferoj de la ŝtato.

Xi Jinping aldonis ankaŭ, ke Ĉinio permesos teknikistojn el eksterlandoj, Honkongo, Makao kaj Tajvano, laŭ necesaj kondiĉoj, fari sian entreprenon kaj eterne loĝi en Hannan, kaj permesos elstarajn fremdlandajn studentojn, kiuj ricevis universitatajn titolojn en Ĉinio, komenci sian entreprenon en Hainan.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin