Ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj varme diskutas pri establiĝo de liberkomerca provejo kaj liberkomerca haveno de Hainan

(GMT+08:00) 2018-04-14 15:48:35     Redaktoro:Pluveta

La 13an de aprilo, en la kunveno omaĝa al la trideka datreveno de la provinco Hainan kiel ekonomia speciala regiono Xi Jinping, la plej alta gvidanto de Ĉinio, proklamis, ke la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio subtenas al la provinco Hainan konstrui en sia tuta teritorio liberkomercan provejon kaj liberkomercan havenon kun ĉinaj karakteroj surbaze de laŭgrada esplorado kaj laŭpaŝa antaŭenigo. Ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj respektive alte taksis la aferon kaj opiniis, ke tio estas granda agado de Ĉinio por grandigi la malfermon kaj antaŭenigi la tutmondiĝon, kaj pozitive akcelos la unikajn superecojn de ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj. Ĉinaj elmigrintoj kaj ĉindevenuloj devas kapti la historiecan ŝancon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin