Michael Pence: Usono estas preta por refoja bato kontraŭ Sirio

(GMT+08:00) 2018-04-15 12:01:40     Redaktoro:Yu

Usona vicprezidento Michael Pence diris sabate en la perua ĉefurbo Limo, ke la usona registaro estas preta por refoja milita bato kontraŭ Sirio kaj reagos al eventuala reprezalio de Sirio kaj ĝiaj aliancanoj.

Pence, kiu estis Limo por ĉeesti la 8an Amerikan Pintkunvenon, diris al raportistoj, ke la komuna operaco de Usono, Francio kaj Britio kontraŭ Sirio batis la sirian kapablon de kemia atako kaj atingis grandan sukceson.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin