Novaĵoj  (Aprilo 17)

(GMT+08:00) 2018-04-17 16:20:25     Redaktoro:Xiong

Saluton, karaj amikoj. Selena bonvenigas vin al nia marda programero. Hodiaŭ estas la 17a de aprilo. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: prezidanto Xi renkontiĝis kun plenuma prezidanto de Monda Ekonomia Forumo; la ĉina ekonomio kreskis per 6,8% en unua kvarono de 2018. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Ĉina prezidanto Xi Jinping renkontiĝis kun Klaus Schwab, fondinto kaj plenuma prezidanto de la Monda Ekonomia Forumo, lunde en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi diris, ke la kunlaboro de Ĉinio kun la Monda Ekonomia Forumo koincidis kun la procezo de la reformo kaj malfermo de la lando. Li sugestis, ke la du flankoj devas subteni la paŝon kaj progresi kun la epoko, plifortigi kunlaboron kaj kune klopodi por serĉi novajn movfortojn por la kreskado de la monda ekonomio kaj eltrovi praktikajn kaj efekvigeblajn proponojn por traktado de tutmondaj defioj.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi lunde kunprezidis la kvaran altnivelan ekonomian dialogon inter Ĉinio kaj Japanio kun japana ministro pri eksterlandaj aferoj Taro Kono.

Wang diris, ke la dialogo estis rekomencita post la okjara interrompo meze de plibonigo de duflankaj rilatoj. Nun la duflanka ekonomia kunlaboro estas ĉe la nova deirpunkto, alfrontante novajn historiajn kondiĉojn kaj makromedion, kaj la du flankoj devas profundigi komunikadon el strategia kaj pragmata perspektivo por faciligi reciprokan komprenon, akumuli reciprokan fidon, antaŭenigi kunordigon kaj plifortigi kunlaboron. Wang rimarkigis, ke ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la reformo kaj malfermo de Ĉinio, kaj sub la novaj cirkonstancoj, Ĉinio komencos la novan vojaĝon de reformo kaj malfermo en la nova epoko kaj serĉos disvolviĝon kun pli alta kvalito, plilarĝigos malfermon kaj plibonigos komercan medion, kaj rapidigos la disvolvadon de Zono kaj Vojo. Li diris, ke la ekonomia kaj komerca kunlaboro inter Ĉinio kaj Japanio alfrontas novajn historiajn ŝancojn, kaj la du flankoj devas alte ŝati la tendencon de pliboniĝo de duflankaj interligoj, kiu estis malfacile atingita, defendi la politikan fundamenton de duflankaj rilatoj, persisti en reciprokutilaj kaj kungajnaj rezultoj kaj komuna disvolvado, kaj sin dediĉi al plialtigo de la kvalito kaj nivelo de duflanka ekonomia kunlaboro, precipe kunlaboro en la kampoj de energiŝparado kaj mediprotekto, scienca kaj teknika novigo, pintklasa fabrikado, financado kaj bankismo, kundivida ekonomio, kuracado kaj prizorgo de maljunuloj.

Kono diris, ke ekonomia kunlaboro estas grava bazo kaj impulso por japana-ĉinaj rilatoj. Ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la subskribo de la Japana-Ĉina Traktato de Paco kaj Amikeco, kaj duflankaj rilatoj alfrontas oportunojn por plibonigo en ĉiuj kampoj kaj stabila disvolvado. Li aldonis, ke frontante al novaj ŝanĝiĝoj en ekonomia situacio de la du landoj kaj la mondo, Japanio volas labori kun Ĉinio por plani kaj vastigi ekonomian kaj komercan kunlaboron el la nova perspektivo.

Oficialaj donitaĵoj montris marde, ke la ĉina ekonomio havis solidan komencon de la jaro per la kresko de 6,8% en la unua trimestro.

La Nacia Buroo de Statistiko diris, ke la malneta enlanda produkto kalkuliĝis al 19,88 duilionoj da juanoj en la unua kvarono de 2018, je 6,8% pli ol la responda periodo de la lasta jaro laŭ kompareblaj prezoj, kaj la kresko estis egala kun tiu en la antaŭa kvarono.

Proparolanto de la Nacia Buroo de Statistiko, Xing Zhihong, diris en gazetara konferenco, ke la ekonomio havis bonan komencon kaj montris bonan tendencon en disvolvado, konstantan progreson en altgradigo kaj pli bonajn kvaliton kaj efikon. Li aldonis, ke la kresko de la malneta enlanda produkto ankoraŭ estis en la amplekso de 6,7% ĝis 6,9% por 11 trimestroj, kun stabilaj senlaboreco kaj inflacio.

La ĉina Ministerio de Komerco marde urĝis Usonon krei senpartian, justan kaj stabilan leĝan kaj politikan medion por ĉinaj kompanioj.

La ministerio faris la rimarkojn je kelkaj horoj post kiam la usona Komerca Departemento anoncis aktivigon de rifuzo al eksportaj privilegioj kontraŭ la korporacio ZTE, avangarda ĉina fabrikanto de telekomunikaj ekipaĵoj pro suspektata malobservo de la Reguloj de Eksporta Administrado. Proparolanto de la ministerio diris, ke la ministerio strikte spuros la kazon kaj pretas preni necesajn rimedojn por protekti la leĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kompanioj. La proparolanto aldonis, ke la kompanio ZTE havas vastan komercan kaj investan kunlaboron kun centoj da usonaj kompanioj, kreante dekmilojn da laborpostenoj en Usono.

Proparolanto de la Blanka Domo, Sarah Sanders, diris lunde, ke Usono konsideras pliajn sankciojn kontraŭ Rusio, kaj la decido estos farita en la proksima estonteco.

Sanders diris al amaskomunikiloj, ke usona prezidento Donald Trump prenos necedeman sintenon kontraŭ Rusio, tamen li volas renkontiĝi kun rusa prezidento Vladimir Putin. Ŝi diris, ke Usono ne ŝanĝis sian politikon pri Sirio kaj sin dediĉos plu al batalo kontraŭ la ekstermisma grupo Islama Ŝtato. Ŝi aldonis, ke Trump esperis retiri usonajn trupojn el Sirio, tamen estas neniu horaro por la retiro, kaj Usono esperas, ke ĉiuj aliaj landoj en la regiono, inkluzive de usonaj aliancanoj ĉe la golfo enmiksiĝos en la situacion, liverante financan helpon al rilataj operacoj.

Siria vicministro pri eksterlandaj aferoj Faysal Mekdad diris lunde, ke la siria registaro volas kunlabori kun la Organizo pri Prohibo de Kemiaj Armiloj en enketo pri raportita kemia atako en Sirio kaj liveros ĉiujn necesajn oportunojn por la enketo.

La siria novaĵ-agentejo raportis, ke Mekdad diris, ke laŭ invito de la siria registaro, la teamo de la Organizo pri Prohibo de Kemiaj Armiloj jam atingis Damaskon antaŭ tri tagoj kaj renkontiĝis kelkfoje kun la siria registaro, kaj la du flankoj diskutis pri kunlaboro por efektivigo de justa, travidebla kaj preciza enketo.

Lokaj amaskomunikiloj raportis, ke la siria aerdefenda sistemo interkaptis ĉiujn misilojn pafitajn al la aerbazo en la centra provinco Homs post la marda noktomezo.

La raportoj diris, ke la misiloj celis la aerbazon Shayrat en Homs, kaj ĉiu el ili estis interkaptita, tamen restas nekonata la fonto de tiuj misiloj. La sama aerbazo estis trafita de usona misilo en aprilo de 2017 pro akuzoj pri uzo de kemiaj armiloj fare de la siria armeo en la provinco Idlib en la sama jaro.

Afgana loka oficialulo konfirmis dimanĉe, ke la afgana armeo mortigis 31 radikalulojn de la ekstremisma grupo Islama Ŝtato dum sia operaco en la norda provinco Jawzjan en la pasintaj 48 horoj.

Proparolanto de la provinco Jawzjan diris, ke la afagana armeo sendis militaviadilojn kaj specialan trupon al la operaco. Inter la mortigitaj radikaluloj estis tri lokaj komandantoj kaj tri alilandaj batalistoj, kaj almenaŭ 16 aliaj estis vunditaj.

La proparolanto diris, ke la afgana armeo reprenis kvin vilaĝojn el la manoj de ekstremistoj de la Islama Ŝtato en la provinco, kaj nun ankoraŭ daŭras la operaco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin