Aliaj du ĉinaj ejoj ricevas Etiketon de Tutmonda Geoparko el Unesko

(GMT+08:00) 2018-04-18 13:18:14     Redaktoro:Yu
Unesko marde diris, ke du pliaj ĉinaj ejoj ricevis la Etiketon de Tutmonda Geoparko de la organizo, ĉar ili montras la geologian diversecon de la planedo.

Unesko diris en deklaro, ke la Plenuma Estraro de Unesko aprobis la nomumojn de 13 novaj geoparkoj el 11 landoj kaj regionoj en Afriko, Azio, Eŭropo kaj Nord-Ameriko, inkluzive de la du ĉinaj ejoj, la Geoparko Guangwushan-Nuoshuihe kaj la Geoparko Huanggang Dabieshan. La Geoparko Guangwushan-Nuoshuihe, troviĝanta en la urbo Bazhong en la ĉina sudokcidenta provinco Sichuan, montras naturajn pejzaĝojn kiel karstajn kaj tektonajn landformojn, akvofalojn kaj lagetojn. La deklaro de Unesko diris, ke ĝi estas grava loko por analizi la geologian evoluadon de periferiaj basenoj, pro sia situacio en la transira zono inter sudaj kaj nordaj karstaj formoj.

La dua nomumita ĉina geoparko estas Huanggang Dabieshan en la centra procinvo Hubei. La geoparko kiel la plej antikva kontinenta kerno de la montara zono montras la geologian evoluadon de la regiono. Ĝi estas kombinaĵo de grenat-biotito-gnejeso kaj verdŝtona zono. Ĉi tiuj rokoj estis formitaj sub granda premo kaj altaj temperaturoj kaj aĝas pli ol 2,8 miliardojn da jaroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin