Ĉefministro Li prezidis plenuman kunvenon de Ŝtata Konsilio

(GMT+08:00) 2018-04-19 12:47:50     Redaktoro:Xiong

Merkrede ĉina ĉefministro Li Keqiang prezidis plenuman kunvenon de la Ŝtata Konsilio. La kunveno definitivigis politikon kaj rimedojn por antaŭenigi la sistemon pri dumviva profesia trejnado de laboristoj kaj tiel altigi la kvaliton de la laboristoj kaj akceli ilian bonkvalitan disvolviĝon, kaj decidis doni favoran traktadon de persona laŭenspeza imposto al monpremio gajnita pro scienca atingo sur laborposteno por ke fruktoj de novigado pli bone servu al la disvolvado kaj la popola vivteno.

La kunveno diris, ke por antaŭenpuŝi ekonomian transformiĝon kaj altkvalitan disvolvadon, necesas progresintaj ekipaĵoj kiel la fundamento, kaj eminentaj laboristoj kiel la apogilo.

La kunveno diris, ke plifortigi politikan subtenon al transformiĝo de sciencaj kaj teknikaj atingoj helpas eksciti novigadon, altigi la ekonomian konkurencivon kaj akceli pliboniĝon de la popola vivteno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin