Eŭropa Unio kritikas Usonon pri aldonaj tarifoj

(GMT+08:00) 2018-04-19 13:54:59     Redaktoro:Yu

Komerca komisionano de la Eŭropa Unio Cecilia Malmström merkrede diris, ke la usona decido pri aldonaj tarifoj altruditaj al importitaj ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj, kiu distordas la tutmondan komercon kaj eble subfosos la perspektivon de la monda ekonomio, estas tute protektisma konduto.

Malmström diris al amaskomunikiloj en la franca urbo Strasburgo, ke la usona rimedo de aldonaj tarifoj altruditaj al ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj minacas la reprosperigon de la ekonomio kaj komerco de la mondo. Ŝi aldonis, ke la EU neniel cedos por akiri ĉiaman imunecon antaŭ la 1a de majo, la limdato de intertraktado. Ŝi ankaŭ esprimis sian maltrankvilon pri la streĉa komerca rilato inter Ĉinio kaj Usono.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin