Usono volas konsiliĝi kun Ĉinio pri tarifoj kadre de MOK

(GMT+08:00) 2018-04-19 14:23:16     Redaktoro:Yu

Dokumento lastatempe publikigita de la Monda Organizo pri Komerco rivelis, ke antaŭ nelonge Usono diris al la organizo, ke ĝi volas komenci konsiliĝon pri aldonaj tarifoj super ŝtalaj kaj aluminiaj importaĵoj kaj tarifoj altruditaj al ĉinaj produktoj laŭ rezulto de la enketo de Sekcio 301, laŭ mekanismo de la organizo pri traktado de komercaj disputoj, kaj ke ĝia decido konformas al normalaj proceduroj de la organizo pri traktado de komercaj disputoj.

La dokumento montris ankaŭ, ke Usono esprimis rezervon rilate al la peto de Ĉinio pri konsiliĝo, tamen ĝi volas konsiliĝi pri tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin