Xi Jinping telefone interparolis kun brita ĉefministro kaj turka prezidento aparte

(GMT+08:00) 2018-04-20 15:14:18     Redaktoro:Xiong
Ĵaŭde laŭ interkonsento ĉina prezidanto Xi Jinping telefonis kun brita ĉefministro Theresa May.

Xi montris, ke kiam sinjorino Theresa vizitis Ĉinion en la komenco de ĉi jaro, ili atingis komunan konsenton pri profunda antaŭenpuŝo de "Ora Epoko" de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio.

May diris, ke ŝi estis ĝoja pri recertigo de profundigo de la "ora epoko" de la rilatoj inter Ĉinio kaj Britio.

La dulandaj gvidantoj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri la siria situacio kaj la internacia komerco. Xi emfazis, ke Ĉinio altgrade zorgis pri la siria situacio kaj ne konsentas pri uzado de amrita forto en internaciaj rilatoj. Ĉinio vokis respekti sendependecon, suverenecon kaj teritorian integrecon kaj agi laŭ reguloj agnoskitaj de la internacia socio. Li montris, ke Ĉinio kaj Britio estas profitantoj kaj subtenantoj de la ekonomia tutmondiĝo. Ĉinio volas labori kun ĉiuj partioj inkluzive de Britio por sekvi ĝustan starpunkton pri subteno al la libera komerco, aktive protekti multflankan komercan sistemon kaj kune konstrui malferman tutmondan ekonomion. May diris, ke Britio same kiel Ĉinio subtenas liberan komercon kaj malferman ekonomion. Britio volas labori kun Ĉinio por subteni interkomunikadon pri koncernaj internaciaj kaj regionoj problemoj.

En la sama tago, laŭ interkonsento ĉina prezidanto Xi Jinping telefone interparolis ankaŭ kun turka prezidento Recep Tayyip Erdogan.

Xi montris, ke en la lastaj jaroj, la strategiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Turkio disvolviĝis stabile kaj la dulanda kunlaboro en diversaj kampoj atingis pozitivajn rezultojn.

Erdogan esprimis, ke Turkio volas striktigi interŝanĝojn de ĉiuj niveloj, subteni kaj aktive partopreni la konstruadon de "Zono kaj Vojo" kaj antaŭenpuŝi kunlaboron en la kampoj de ekonomio kaj komerco, energio, infrastrukturo, turismo, ktp.

Tiuj dulandaj estroj ankaŭ interŝanĝis opiniojn pri nuna situacio en Sirio. Xi esprimis ĉinajn principon kaj starpunkton pri la siria problemo kaj emfazis, ke koncernaj flankoj devas agi sub la kadro de internacia leĝo, obei celon kaj principon de la Ĉarto de la Unuiĝintaj Nacioj kaj respekti suverenecon, sendependecon kaj teritorian integrecon de ĉiuj landoj. Erdogan diris, ke Turkio donis grandan gravecon al grava influo de Ĉinio en solvado de la siria problemo per la politika rimedo kaj volas fortigi interkomunikadon pri koncernaj problemoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin