Moon: Devas esti interkonsento por paco de Korea Duopninsulo

(GMT+08:00) 2018-04-20 13:34:29     Redaktoro:Yu

Sud-korea prezidento Moon Jae-in diris, ke la Korea Duoninsulo devas fini la mekanismon de milithalto kaj proklami finon de milito, marŝante al subskribo de pacinterkonsento.

Moon faris la rimarkojn en parolado en tagmanĝo kun kelkaj amaskomunikiloj en la prezidentejo Blua Domo. Li diris, ke la Korea Duoninsulo devas starigi mejloŝtonon de la malfermo de nova vojo per la interkorea pintkunveno por realigi sennukleigon, starigi mekanimson pri longedaŭra paco kaj disvolvi daŭripovajn interkoreajn rilatojn.

Moon rimarkigis, ke la Korea Demokratia Popola Respubliko esprimas sian deziron pri kompleta sennukleigo al la internacia komunumo kaj sian volon pri aktiva dialogo kun Sud-Koreio, kaj samtempe la KDPR kaj Usono ambaŭ montras pozitivan sintenon pri dialogo kaj pintkunveno. Li aldonis, ke nun estis nur la unua paŝo al la dialogo, kaj estas ankoraŭ frue por aserti sukceson de la dialogo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin