Xi Jinping faris gravan instrukcion por trafika akcidento

(GMT+08:00) 2018-04-23 20:30:54     Redaktoro:Xiong

Je ĉirkaŭ 18a horo en la 22a de aprilo en Hwanghae-pukto, Nord-Koreio, okazis serioza trafika akcidento. Unu turisma aŭtobuso portanta kun si 34 ĉinajn turistojn defalis de ponto. Ĝis nun jam mortis 32 ĉinaj turistoj kaj vundiĝis 2.

Al la okazaĵo donis gravecon la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro. Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono tuj faris gravan instrukcion, postulante al la ministerio de eksterlandaj aferoj kaj al la ambasadorejo en Nord-Koreio alpreni ĉiajn necesajn rimedojn por doni urĝan savon kaj trakti la sekvojn de la akcidento.

Kaj ankaŭ Li Keqiang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj ŝtata ĉefministro, faris direktivon, postulante, ke koncernaj flankoj donu plenan atenton pri la akcidento kaj faru efikan savon kaj konvenan trakton pri la sekvoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin