Ĉina prezidanto kaj hinda ĉefministro renkontiĝos en centra Ĉinio

(GMT+08:00) 2018-04-23 14:28:52     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping havos neoficialan renkontiĝon kun hinda ĉefministro Narendra Modi en la 27a de aprilo en Wuhan, ĉefurbo de la ĉina centra provinco Hubei.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi faris la anoncon dimanĉe post interparolado kun vizitanta hinda ministro pri eksterlandaj aferoj Sushma Swaraj.

Wang diris en komuna gazetara konferenco kun Swaraj, ke Xi kaj Modi havos strategian komunikadon pri la profundaj ŝanĝiĝoj de la mondo, kaj interŝanĝos opiniojn pri ĝeneralaj, longtempaj kaj strategiaj demandoj koncernaj al ĉina-hindaj rilatoj.

La lasta renkontiĝo inter Xi kaj Modi okazis en la ĉina sudorienta urbo Xiamen en la lasta septembro post la naŭa pintkunveno de BRICS-landoj.

Wang diris, ke socialismo kun ĉinaj trajtoj eniris novan epokon, kaj Hindio estas en grava periodo de siaj disvolviĝo kaj rejuniĝo. Li diris, ke en la nuna situacio, Xi kaj Modi decidis okazigi ĉi tiun neoficialan renkontiĝon, kio helpos profundigi reciprokan fidon inter la du gvidantoj, fari strategian juĝon pri la monda strukturo kaj la ĉina-hindaj rilatoj kaj gvidi la du landojn por starigi novajn celojn kaj malfermi novajn perspektivojn por la duflankaj interligoj. Li aldonis, ke tio ne nur profitigos la du landojn kaj popolojn, sed ankaŭ havos gravan kaj pozitivan influon sur la pacon kaj disvolviĝon de la regiono kaj la mondo. Li akcentis, ke la du landoj subtenos striktan kunordigon kaj faros bonajn preparojn por la renkontiĝo de la du gvidantoj, por fari ĝin nova mejloŝtono en la historio de la ĉina-hindaj rilatoj.

Swaraj diris, ke la decido pri okazigo de neoficiala renkontiĝo inter la du gvidantoj rivelis la fortan volon de ambaŭ flankoj pri plifortigo de strategia komunikado. Hindio volas labori kun Ĉinio por profundigi la amikecon de gvidantoj per la renkontiĝo, plifortigi fidon inter la du landoj kaj antaŭenigi la hinda-ĉinan strategian partnerecon de kunlaboro al la nova alto.

Swaraj estas en Ĉinio por laborvizito kaj ĉeesto al la kunveno de la Konsilio de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, kiu okazos marde en Pekino.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin