Almenaŭ 57 homoj mortigitaj en suicida atako en Kabulo

(GMT+08:00) 2018-04-23 14:30:05     Redaktoro:Yu

La afgana Ministerio pri Publika Sano diris dimanĉe, ke almenaŭ 57 homoj estis mortigitaj kaj 119 aliaj vunditaj dimanĉe en suicida atako celanta senkulpajn civilulojn en registrejo de voĉdonantoj en la ĉefurbo Kabulo.

Proparolanto de la ministerio konfirmis al amaskomunikiloj, ke la mortintoj de la atako plejparte estis civiluloj, inkluzive de almenaŭ 21 virinoj kaj 5 infanoj. Krome, estis vunditaj 47 virinoj kaj 16 infanoj. Multaj vunditoj estis transportitaj al la sukura hospitalo en la centro de Kabulo.

La ekstremisma grupo Islama Ŝtato deklaris sian respondecon pri la atako. Afgana ĉefadministranto Abdullah Abdullah kaj eksa prezidento Hamid Karzai forte kondamnis la atakon.

La afgana Sendependa Elekt-Komitato anoncis en la komenco de aprilo, ke la elekto de la Nacia Asembleo kaj regionaj elektoj okazos en la 20a de oktobro. La registrado de voĉdonantoj komenciĝis en la 14a de aprilo en diversaj lokoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin