Ĉinio publikigis raporton pri homaj rajtoj en Usono

(GMT+08:00) 2018-04-24 20:38:44     Redaktoro:Xiong

En la 24a de aprilo Ĉinio publikigis raporton pri la situacio de homaj rajtoj en Usono.

Tiu raporto, kun titolo "Registro pri Homaj Rajtoj en Usono en 2017", estis publikigita de Informa Oficejo de Ŝtata Konsilio, por respondi al Laŭlanda Raporto pri Praktiko de Homaj Rajtoj en 2017, kiu estis publikigita de usona Ŝtata Departemento en la 20a de aprilo laŭ la loka tempo.

Ĉina raporto diris, ke Usono pozas kiel "gardisto de homaj rajtoj" kaj pretendas esti juĝisto de homaj rajtoj, tamen ĝia propra registro pri homaj rajtoj estas malbona kaj havas plimalboniĝan tendencon.

Ĉina raporto donis ekzemplon, ke en vespero de la 1a de oktobro, 2017, en la urbo Las Vegas okazis la plej serioza pafmortiga kazo, kiu kaŭzis morton de 60 homoj kaj vundiĝon de pli ol 800 homoj.

Pri malriĉeco la raporto diris, ke laŭ raporto de decembro de 2017 sur la retejo de brita ĵurnalo The Guardian, 52.3 milionoj da usonanoj vivis en malriĉ-komunumo en Usono kaj inter ili 18.5 milionoj estis ekstreme malriĉaj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin