Kim Jong-un vizitis ĉinan ambasadorejon por kondolenci

(GMT+08:00) 2018-04-24 18:51:53     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 24a de aprilo Lu Kang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke Ĉinio dankas, ke Kim Jong-un, prezidanto de la Korea Laborista Partio, persone iris al la ĉina ambasadorejo en Nord-Koreio por fari funebran saluton kaj speciale viziti la hospitalon por rigardi la ĉinajn vunditojn.

Lu Kang konigis la staton:

"Frue en la mateno Kim Jong-un, prezidanto de la Korea Laborista Partio, speciale vizitis la ĉinan ambasadorejon en Nord-Koreio por esprimi sian senton de funebro. Kim Jong-un sentas en la koro doloron pro la trafika akcidento, kiu kondukis al pereo multe da ĉinaj civitanoj. Li petis al ambasadoro Li Jinjun transdiri sian sinceran kondolencon al prezidanto Xi Jinping, la ĉinaj partio kaj registaro kaj al la familioj de la viktimoj. En tiu vespero Kim Jong-un speciale iris al la hospitalo por rigardi la du ĉinajn civitanojn grave vunditajn, kaj donis instrukcioin, ke la nordkorea flanko penu kuraci la vunditojn kaj, kunlabore kun Ĉinio, traktu la sekvojn de la afero.

Vespere de la 22a de aprilo en Nord-Koreio okazis serioza trafika akcidento, en kiu mortis 32 ĉinaj civitanoj kaj 4 nordkoreaj civitanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin