Emmanuel Macron: Francio volas pliigi dialogon kun Rusio pri siria krizo

(GMT+08:00) 2018-04-24 13:39:28     Redaktoro:Yu

Franca prezidento Emmanuel Macron lunde interparolis kun sia rusa paralelulo Vladimir Putin per telefono, dirante, ke Francio volas pliigi dialogojn kun ĉiuj rilataj partioj, inkluzive de Rusio, por serĉi politikan solvon al la siria krizo.

Komunikaĵo publikigita de la franca prezidentejo diris, ke Macron diris en la telefona interparolado kun Putin, ke Francio atendas pliigi dialogojn kun ĉiuj rilataj landoj por komenci daŭripovan politikan procezon kaj intensigi humanitaran agadon.

La komunikaĵo diris ankaŭ, ke Macron akcentis, ke Francio atendas dialogon kun Rusio. La du ŝtatestroj konfirmis, ke ili interŝanĝos opiniojn pri duflankaj kaj internaciaj aferoj de komuna zorgo dum la maja vizito de Macron al Rusio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin