Ĉinio volas profundigi pragmatan kunlaboron kun membroj de ŜKO en defendo kaj sekureco

(GMT+08:00) 2018-04-24 13:41:06     Redaktoro:Yu

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde, ke Ĉinio volas profundigi pragmatan kunlaboron kun aliaj membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) en defendo kaj sekureco por kontribui al longtempaj regionaj stabileco kaj prospero.

Xi faris la rimarkojn en kolektiva renkontiĝo kun ministroj pri defendo el Rusio, Kazaĥio, Pakistano, Taĝikio, Uzbekio, kaj la armea ĉefstabestro de Kirgizio. Altrangaj oficialuloj de la ŜKO kaj hinda ambasadoro al Ĉinio ĉeestis la renkontiĝon. Ankaŭ belorusa ministro pri defendo ĉeestis la renkontiĝon kiel speciale invitita gasto.

Xi laŭdis kontribuojn faritajn de membroŝtatoj de la ŜKO en protekto de regionaj sekureco kaj stabileco, inkluzive de plibonigo de kunvena mekanismo inter defendaj ministerioj kaj militaj gvidantoj kaj okazigo de militaj ekzercadoj.

Xi emfazis, ke sekureco estas la bazŝtono de evoluigo. Ĉiuj devas preni protekton de regionaj sekureco kaj stabileco kiel prioritatan laboron de la ŜKO por ĉiam. Ĉinio volas labori kune kun aliaj membroj de la ŜKO por sekvi la ĉarton de la organizo kaj konsenton de ŝtatestroj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin