Novaĵoj (Aprilo 25)

(GMT+08:00) 2018-04-25 17:06:42     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Jianping kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 25-a de aprilo, merkrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn, ĉefe pri tio, ke Ĉinio publikigis raporton pri homaj rajtoj en Usono; ministroj pri eksterlandaj aferoj de la ŜKO kunvenis en Pekino. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉinio marde publikigis raporton pri la situacio de homaj rajtoj en Usono. La raporto, titolita "Registro pri Homaj Rajtoj de Usono en 2017," estis publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, la kabineto de Ĉinio, responde al la Landaj Raportoj pri Praktikoj de Homaj Rajtoj por 2017, kiun publikigis la usona Ŝtata Departemento en la 20a de aprilo.

Ankaŭ la Kronologio pri Malobservo de Homaj Rajtoj fare de Usono en 2017 estis publikigita de la oficejo en mardo.

La ĉina raporto diris, ke Usono denove agis kiel "gardisto de homaj rajtoj" kaj "juĝisto pri homaj rajtoj", dum ĝia propra registro pri homaj rajtoj restis makula kaj montris la tendencon de kontinua malboniĝo. La raporto akuzis Usonon pri serioza malobeo al civilaj rajtoj, sistema rasa diskriminacio, severaj difektoj en la usonostila demokratio, grandigo de la distanco inter riĉuloj kaj malriĉuloj, diskriminacio kaj atenco kontraŭ iuj specifaj grupoj, kiel ekzemple virinoj, infanoj kaj handikapuloj, kaj daŭraj malobservoj de homaj rajtoj en aliaj landoj. La raporto rimarkigis, ke dum la vespero de la 1a de oktobro 2017, preskaŭ 60 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 800 aliaj vunditaj en amaspafado en Las Vegas, la plej letala maspafado en la moderna historio de Usono.

Ĝi ankaŭ citis iujn raportojn pri opinisondo de usonaj akademiuloj, dirante, ke la demanditoj opiniis, ke la usona demokratio "dronas en mono".

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el la membroŝtatoj de la Ŝanhaja Kunlabora Organizo (ŜKO) kunvenis marde en Pekino kaj atingis serion da konsentoj pri la venonta pintkunveno de la organizo en la urbo Qingdao.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi prezidis la kunvenon de la Konsilio de Ministroj pri Eksterlandaj Aferoj de la ŜKO. Li diris, ke la kunveno faris politikajn preparojn por la pintkunveno kaj metis solidan fundamenton por ĝia sukceso.

Ministroj pri eksterlandaj aferoj el la ok membroŝtatoj, nome Ĉinio, Hindio, Kazaĥio, Kirgizio, Pakistano, Rusio, Taĝikio kaj Uzbekio, subskribis 14 dokumentojn, inkluzive de rezolucio. Ili konsentis pliigi solidarecon kaj reciprokan fidon, plibonigi kunlaboron en sekureco, akordigi disvolvajn strategiojn, intensigi pragmatan kunlaboron, fortigi interpopolajn interŝanĝojn kaj grandigi la internacian influon de la ŜKO.

Wang diris, ke danke al komunaj klopodoj el ĉiuj flankoj, la pintkunveno en Qingdao estos grava renkontiĝo, fiksante estontajn direktojn kaj celojn por la ŜKO kaj markante mejloŝtonon en sia historio. Ĝi estos la unua pintkunveno post grandigo de la membraro en la lasta junio pro aliĝo de Hindio kaj Pakistano.

La pintkunveno ratifikos kvinjaran skizon pri la efektivigo de la Traktato pri Longperioda Bonnajbareco, Amikeco kaj Kunlaboro por fiksi la direkton por kunlaboro de la organizo en la venonta fazo, kaj aprobi serion da rezolucioj kaj interkonsentojn pri kunlaboro en la kampoj de sekureco, ekonomio kaj komerco, kaj interpopolaj interŝanĝoj.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj diris marde, ke ĉina prezidanto Xi Jinping okazigos neoficialan renkontiĝon kun hinda ĉefministro Narendra Modi de la 27a ĝis la 28 de aprilo en la ĉina centra urbo Wuhan, kaj la renkontiĝo starigos novajn celojn kaj malfermos novan situacion por duflankaj rilatoj.

Ĉina vicministro pri eksterlandaj aferoj Kong Xuanyou diris en gazetara konferenco, ke la baldaŭa kunveno altiris grandan atenton de la du landoj kaj la internacia komunumo. Ĉiu el Ĉinio kaj Hindio, la du plej grandaj evoluantaj landoj kaj gravaj emerĝantaj merkatoj en la mondo, havas pli ol miliardon da loĝantoj. Kong diris, ke kiel la ĉefsubteniloj de la multpolusa mondo kaj ekonomia tutmondiĝo, Ĉinio kaj Hindio estas gravaj ĉampionoj de paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la tuta mondo, tial la strategia kaj tutmonda graveco de duflankaj rilatoj fariĝis pli elstara. En la lastaj jaroj, la ĉina-hindaj rilatoj subtenis la tendencon de disvolviĝo sub la strategia gvidado de ŝtatgvidantoj de la du landoj, kaj ambaŭ landoj akiris novan progreson en diversaj kunlaboroj, kaj nun duflankaj rilatoj alfrontas oportunojn por plibonigo. Kong aldonis, ke Modi vizitis la ĉinajn urbojn Pekino, Kantono, Xi'an, Hangzhou kaj Xiamen, kaj la venonta vizito al Wuhan pliigos lian komprenon pri Ĉinio.

La Monda Organizo pri Komerco diris lunde, ke la Eŭropa Unio (EU) serĉas aliĝi al la konsiliĝo de la organizo, postulita de Ĉinio kun Usono pri la usonaj tarifoj super importitaj ŝtalaj kaj aluminiaj produktoj. La Eŭropa Unio sciigis Usonon, Ĉinion kaj la disput-solvan instancon de la Monda Organizo pri Komerco, ke ĝi deziras aliĝi al la konsiliĝo pro tio, ke ĝi havas gravajn komercajn interesojn en la afero.

Malgraŭ la opono de negocaj grupoj kaj komercaj partneroj tra la mondo, usona prezidento Donald Trump subskribis en la 8a de marto proklamojn por altrudi 25-procentan tarifon al ŝtalaj importaĵoj kaj 10-procentan tarifon al la aluminiaj.

La EU diris, ke kvankam la EU estas provizore libera de la tarifoj, sed se la ekskluzivo ne ekzistos plu, la eksportado de la EU estos evidente difektita de la usonaj rimedoj.

Usona prezidento Donald Trump diris marde, ke usona sekretario pri financo Steven Mnuchin kaj komerca reprezentanto Robert Lighthizer iros al Ĉinio post kelkaj tagoj por komerca intertraktado. Trump faris la rimarkojn antaŭ sia renkontiĝo kun franca prezidento Emmanuel Macron. Li diris, ke Usono kaj Ĉinio ambaŭ estas tre seriozaj pri la konsiliĝo.

Antaŭ kelkaj tagoj, la ĉina Ministerio de Komerco diris, ke Ĉinio estis informita de Usono pri komerca konsiliĝo kaj esprimas bonvenon al tio.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas marde aprezis la kvarpunktan proponon prezentitan de la ĉina registaro por traktado de la palestina demando kaj dankis Ĉinion pro ĝia firma subteno al la justa afero de la palestina popolo.

Abbas faris la rimarkojn, kiam li akceptis rekomendan leteron el Guo Wei, nova direktoro de la ĉina oficejo en Palestino. Abbas akcentis, ke la palestina flanko atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Ĉinio kaj atendas grandigi duflankan kunlaboron en diversaj kampoj kaj antaŭenpuŝi la rilatojn al la nova nivelo okaze de la 30a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Franca prezidento Emmanuel Macron diris marde en Vaŝingtono, ke tiutage li interŝanĝis opiniojn kun sia usona paralelulo Donald Trump pri la nuklea demando de Irano, kaj ambaŭ esperis formuli novan interkonsenton pri la nuklea demando.

Macron diris en komuna gazetara konferenco en la Blanka Domo, ke li kaj Trump havas malsamajn deirpunktojn kaj sintenojn pri la nuklea demando de Irano, kaj ke la interkonsento pri la nuklea demando de Irano ne estas sufiĉa, tamen li ne konsentas disŝiri ĝin, ĉar la nuklea forto de Irano povas esti sub la kontrolo kaj regado almenaŭ antaŭ 2025.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin