Ĉefo de UN alvokas koherecon de internaciaj porpacaj klopodoj

(GMT+08:00) 2018-04-26 14:01:50     Redaktoro:Yu

Ĝenerala sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj, Antonio Guterres, marde alvokis koherecon de internaciaj klopodoj en subteno al naciaj registaroj kaj iliaj popoloj en konstruo kaj konservo de paco.

Guterres diris en altnivela kunveno de la Ĝenerala Asembleo pri konstruo kaj konservo de paco, "La skalo kaj naturo de la defio, kiun ni alfrontas, postulas pli striktajn strategiajn kaj operaciajn partnerecojn inter ĉiuj ŝlosilaj koncernatoj, bazitajn sur la naciaj prioritatoj kaj la naciaj politikoj."

Guterres diris, ke tiuj ĉefaj interesatoj inkluzivas registarojn, la Unuiĝintajn Naciojn, aliajn internaciajn, regionajn kaj subregionajn organizojn, internaciajn financajn instituciojn, civilan socion, virinajn grupojn, junularajn organizojn kaj privatan sektoron. Li aldonis, ke daŭra paco povas esti realigita nur per promesita inkluziva nacia posedrajto, kiu konsideras la bezonojn de la plej marĝenigitaj grupoj, inkluzive de virinoj, infanoj, minoritatoj kaj handikapuloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin