Novaĵoj (Aprilo 26)

(GMT+08:00) 2018-04-26 16:42:55     Redaktoro:祃璟琳

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Jianping kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 26-a de aprilo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio decidis redukti plu imposton por novigemaj kaj malgrandaj firmaoj; la internacia komunumo vokas por politika traktado de siria krizo. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

La Ŝtata Konsilio diris merkrede, ke Ĉinio reduktos plu imposton kun valoro de pli ol 60 miliardoj da juanoj (proksimume 9,5 miliardoj da usonaj dolaroj) por antaŭenigi novigadon kaj entreprenadon kaj akceli la disvolvadon de malgrandaj kaj mikraj entreprenoj.

Deklaro publikigita post administra kunveno de la Ŝtata Konsilio, kiun prezidis ĉefministro Li Keqiang, diris, ke la decido celas redukti la koston por novigado kaj entreprenado, vigligi malgrandajn kaj mikrajn entreprenojn kaj krei laborpostenojn.

La deklaro diris, ke la pounua valoro de nove aĉetitaj instrumentoj kaj ekipaĵoj por esploro kaj disvolvado kvalifikitaj por unufoja impost-redukto estos altigita de miliono ĝis 5 milionoj da juanoj. La sojlo de jara impostinda enspezo de malgrandaj kaj mikraj entreprenoj kvalifikitaj por duonigo de laŭenspeza imposto estos levita de 500 miloj ĝis miliono da juanoj. La deklaro aldonis, ke tiuj du rimedoj estas validaj de la 1a de januaro 2018 ĝis la 31a de decembro 2020.

La redukto de imposto estas parto de klopodoj por plenumi la postulojn de la Centra Konferenco pri Ekonomia Laboro kaj la Registara Laborraporto.

Ĉina altranga oficialulo Guo Shengkun diris merkrede en la rusa urbo Soĉio, ke la internacia komunumo devas persisti pri dialogo, reciproka respekto kaj komunaj respondecoj en plibonigo de la tutmonda sistemo de regado.

Guo, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, faris la rimarkojn en tonika parolado en la 9a Internacia Kunveno de Altaj Reprezentantoj pri Sekurecaj Demandoj en Soĉio, kiu kunvenigis reprezentantojn el 119 landoj.

Guo, ankaŭ estro de la Komisiono pri Politikaj kaj Leĝaj Aferoj de la Centra Komitato de la KPĈ, diris, ke la propono de ĉina prezidanto Xi Jinping pri konstruado de novtipaj internaciaj rilatoj kaj komunumo kun komuna estonteco por la homaro havigas gravajn instrukciojn al ĉiuj partioj por labori kune en traktado de tutmondaj sekurecaj defioj en nova situacio kaj plibonigo de la tutmonda sistemo de sekureca regado.

Guo diris, ke por tio, membroj de la internacia komunumo devas persisti pri dialogo kaj intertraktado en diferencoj, kaj ankaŭ kundividi respondecojn kaj helpi unu alian dum antaŭenigo de konstruema kunlaboro inter diversaj civilizacioj, por certigi la komunan sekurecon de ĉiuj.

Merkrede en Bruselo okazis la 2a Ministra Konferenco pri Sirio. La ĉeestantoj vokis ĉiujn rilatajn partiojn rekomenci pacintertraktadon kaj trakti la sirian krizon en politika maniero kaj esperis, ke la internacia komunumo donu humanitaran helpon al Sirio kaj ĝiaj ĉirkaŭaj landoj.

Delegitoj el 85 landoj ĉeestis la konferencon okazigitan de UN. Federica Mogherini, alta reprezentanto de la Eŭropa Unio pri eksteraj aferoj kaj sekureca politiko, vokis ĉiujn rilatajn partiojn reveni al la tablo de intertraktado kaj akordiĝi pri politika traktado de la siria krizo.

Mogherini diris en la malferma ceremonio, "Ni ne povas havi samajn vidpunktojn pri ĉiuj aferoj, kaj ni tre klare scias pri tio. Tamen mi kredas, ke ni povas kune klopodi pri du aferoj, mobilizi helpon kaj kune klopodi por ke ĉiuj partioj de Sirio revenu al la tablo de intertraktado."

Ĝenerala sekretario de UN Antonio Guterres faris videan paroladon, dirante, ke la siria milito minacas stabilecon de la tuta regiono kaj eĉ de la tuta mondo. Li diris, "Ni vidis, ke trupoj el kelkaj landoj, granda grupo da armitaj opoziciuloj, enlandaj kaj alilandaj milicoj kaj militemuloj el diversaj partoj de la mondo estis implikitaj en la prokura milito. Ĉio ĉi seniluziigas hodiaŭan Sirion." Li akcentis, ke milita rimedo ne estas solvo al la siria krizo, kaj la solvo devas esti politika.

Komisionano de la Eŭropa Unio Christos Stylianides merkrede anoncis, ke internaciaj donacantoj promesis 4,4 miliardojn da usonaj dolaroj en helpo al Sirio ĉi-jare kaj 3,4 miliardojn da dolaroj por la venontaj du jaroj.

Stylianides, kies ofico tuŝas humanitarajn aferojn, faris la anoncon en sia ferma parolado de internacia konferenco pri Sirio en Bruselo.

Xie Xiaoyan, speciala sendito de Ĉinio pri Sirio, diris merkrede en gazetara konferenco en la sidejo de la ĉina misio al la EU, ke Ĉinio ĉi-foje faris neniun promeson pri mondonaco, tamen ĝi neniam mankis en la vico de kontribuantoj al la siria popolo. Li diris, ke de post la eksplodo de la siria krizo, Ĉinio liveris al la siria popolo, inkluzive de enlandaj kaj eksterlandaj rifuĝintoj, materialojn kaj mondonacojn kun la totala valoro de pli ol 740 milionoj da juanoj je pluraj fojoj kaj tra duflankaj kaj multflankaj kanaloj. Li aldonis, ke Ĉinio helpos plu Sirion laŭ sia kapablo.

La 32a pintkunveno kaj rilataj kunvenoj de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL) komenciĝis merkrede en Singapuro, kun temoj inkluzive de kresko akcelata per novigado, inteligentaj urboj kaj retsekureco.

La pintkunveno kaj rilataj kunvenoj finiĝos sabate, kiam gvidantoj de la plej multaj landoj de la asocio kolektiĝos sub la gastiganto de singapura ĉefministro Lee Hsien Loong.

Laŭ gazetra komunikaĵo publikigita de singapura ĉefministro marde, la gvidantoj diskutos pri la prioritatoj de la asocio kaj ankaŭ pri la defioj kaj ŝancoj, kiujn alfrontas la asocio. Ili ankaŭ interŝanĝos opiniojn pri regiona kaj internacia disvolviĝo.

La rilataj kunvenoj de la pintkunveno inkluzivas la 16an Kunvenon de la Konsilio de Ekonomia Komunumo de la ASOAL kaj la 17an Kunvenon de la Konsilio de Politik-Sekureca Komunumo de la ASOAL.

Ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj Antonio Guterres marde alvokis koherecon de internaciaj klopodoj en subteno al naciaj registaroj kaj iliaj popoloj en konstruo kaj konservo de paco.

Guterres diris en altnivela kunveno de la Ĝenerala Asembleo pri konstruo kaj konservo de paco, "La skalo kaj naturo de la defio, kiun ni alfrontas, postulas pli striktajn strategiajn kaj operaciajn partnerecojn inter ĉiuj ŝlosilaj koncernatoj, bazitajn sur la naciaj prioritatoj kaj la naciaj politikoj."

Guterres diris, ke tiuj ĉefaj interesatoj inkluzivas registarojn, Unuiĝintajn Naciojn, aliajn internaciajn, regionajn kaj subregionajn organizojn, internaciajn financajn instituciojn, civilan socion, virinajn grupojn, junularajn organizojn kaj privatan sektoron. Li aldonis, ke daŭra paco povas esti realigita nur per promesita inkluziva nacia posedrajto, kiu konsideras la bezonojn de la plej marĝenigitaj grupoj, inkluzive de virinoj, infanoj, minoritatoj kaj handikapuloj.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin