Maroko decidis rompi rilatojn kun Irano

(GMT+08:00) 2018-05-02 14:32:19     Redaktoro:Yu

Maroka ministro pri eksterlandaj aferoj Nasser Bourita diris marde, ke Maroko decidis rompi rilatojn kun Irano pro ĝia subteno al la okcident-sahara separatisma movado Polisaria Fronto.

En deklaro al la gazetaro, Bourita diris, ke Maroko forpelos la iranan ambasadoron en Rabato kaj fermos sian ambasadorejon en Tehrano.

Bourita diris, ke li formale informis sian iranan paralelulon Jawad Darif pri la decido de Maroko dum sia lasta vizito al Irano. Li aldonis, ke lia lando havas fortan ateston pri la partopreno de Irano per ties prokuristo Hizbollah en financa subteno al la Polisaria Fronto kaj per trejnado de ĝiaj membroj por subfosado de la sekureco kaj stabileco de Maroko.

La maroka-iranaj rilatoj estis difektitaj pro la streĉeco ekde la irana revolucio en 1979. La du landoj normaligis la rilatojn nur en la komenco de la 1990-aj jaroj.

En 2009, Maroko rompis siajn rilatojn kun Irano, dirante, ke Irano subtenis la klopodojn konverti marokanojn, kiuj estas plejparte sunaistoj, al ŝijaismo, kaj kontestis la suverenecon de ĝia golfa aliancano Barejno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin