Novaĵoj (Majo 04)

(GMT+08:00) 2018-05-04 17:04:00     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Mirinda kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 4-a de majo, vendrede. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke prezidanto Xi diris, ke la teorio de Markso ankoraŭ radias la brilan lumon de la vero; Ĉinio pliigas financan subtenon al malgrandaj firmaoj. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris vendrede, ke de du jarcentoj, malgraŭ grandegaj kaj profundaj ŝanĝiĝoj en la homa socio, la nomo de Karlo Markso restas respektata en la tuta mondo kaj lia teorio ankoraŭ radias la brilan lumon de la vero.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en la grandioza kunveno festanta la 200an datrevenon de la naskiĝo de Markso.

Xi diris, ke Markso estas la instruisto de revolucio por la proletaro kaj laboruloj de la tuta mondo, la ĉefa fondinto de Marksismo, kreinto de marksismaj partioj, vojtrovanto por internacia komunismo kaj la plej granda pensulo de la moderna epoko.

Xi diris en la kunveno, "Hodiaŭ ni okazigas ĉi tiun grandiozan kunvenon kun granda respekto okaze de la 200a datreveno de la naskiĝo de Markso, por memori lian grandan karakteron kaj historiajn meritojn kaj restudi liajn noblan spiriton kaj brilajn pensojn."

Xi diris, ke kun noblaj idealoj kaj sentimo pri malfaciloj kaj malfeliĉoj, dum sia tuta vivo, Markso sin dediĉis al persista strebo por la liberigo de la homaro, surgrimpante la pinton de pensoj en sia serĉado de vero, kaj la senlaca batalo por renversi la malnovan mondon kaj establi la novan. Markso estas ne nur la granda figuro, kiu portis sur siaj ŝultroj la pezon de la mondo, sed ankaŭ ordinara homo kun pasio por la vivo, kiu estis sincera kaj vera al amikeco.

Xi aldonis, ke la plej valora kaj influa spirita riĉaĵo, kiun Markso lasis al ni, estas la scienca teorio nomata per lia nomo - Marksismo. Kiel spektakla sunleviĝo, la teorio lumigis la vojon de la homara esplorado pri la leĝo de la historio, kaj la homaran serĉadon de sia propra liberigo.

Ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris ĵaŭde, ke Ĉinio esprimas subtenon al kaj gratulon pro la sukcesa interkorea pintkunveno, kiu alportis utilajn oportunojn por solvado de la nuklea demando de la Korea Duoninsulo.

Wang faris la rimarkojn en renkontiĝo kun Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko, dum sia dutaga vizito al la lando.

Kim transiris la interkorean landlimon en la 27a de aprilo kaj renkontiĝis kun sud-korea prezidento Moon Jae-in en la senarmeigita zono de Panmunjom. En la landlima vilaĝo, la gvidantoj promesis fini la Korean Militon kaj reasertis sian promeson pri kompleta sennukleigo de la Korea Duoninsulo en la Deklaracio de Panmunjom.

Wang diris, ke Ĉinio subtenas fini la militan staton en la duoninsulo kaj apogas la decidon de la KDPR turni la strategian pivoton en ekonomian disvolvadon kaj la solvadon de la legitimaj sekurecaj zorgoj de la lando dum la sennukleigo. Li aldonis, ke Ĉinio volas subteni komunikadon kun la KDPR pri la demando kaj antaŭenigi kunordigon inter la du landoj.

Kim alte taksis la klopodojn kaj kontribuojn de Ĉinio al la paco kaj stabileco de la Korea Duoninsulo kaj diris, ke la KDPR volas plifortigi strategian komunikadon kun Ĉinio. Li aldonis, ke sennukleigo de la duoninsulo estas la firma starpunkto de la KDPR.

Oficialuloj diris ĵaŭde, ke Ĉinio pliigas sian subtenon al malgrandaj kaj mikraj entreprenoj per plua redukto de imposto kaj pli bonaj financaj servoj.

Ĉina vicministro pri financo Cheng Lihua diris en gazetara konferenco, ke sep novaj impostpolitikoj povas ŝpari ĉiujare por la entreprenoj entute 60 miliardojn da juanoj (9,45 miliardojn da usonaj dolaroj). La redukto agos kiel simulilo al entreprenoj en renovigo de ekipaĵoj kaj trejnado de dungitoj, kaj ankaŭ instigo al esplorado kaj evoluigo.

Cheng diris, ke malgrandaj kaj mikraj entreprenoj ludas gravan rolon en ekonomia kreskigo, dungado kaj novigo, kaj Ĉinio kreis kadron de favoraj politikoj por malpliigi ŝarĝojn, stimuli novigon kaj subteni financadon.

La organizanto diris ĵaŭde en gazetara konferenco, ke Ĉinio invitos la Unuiĝintajn Arabajn Emirlandojn (UAE) partopreni en la 15a Ĉina Internacia Foiro de Malgrandaj kaj Mezgrandaj Entreprenoj.

Wang Jiangping, vicministro pri industrio kaj informadika teknologio, diris, ke estos la unua fojo por la partopreno de mez-orienta lando en la Ĉina Internacia Foiro de Malgrandaj kaj Mezgrandaj Entreprenoj de post ĝia establo en oktobro de 2004. La ministerio kungastigos la foiron kun la Ŝtata Administracio pri Merkata Reglamento kaj la popola registaro de Guangdong -provinco.

Ĉi-jare la foiro inkluzivas teman ekspozicion kaj du specialigitajn ekspoziciojn en Guangdong. La tema ekspozicio okazos en Kantono, la ĉefurbo de Guangdong, de la 10a ĝis la 13a de oktobro, fokusiĝante pri inteligento, inteligenta fabrikado kaj energiŝparado.

Ĉinio ĵetis la novan komunikan sateliton APSTAR-6C je nul-horo kaj 6 minutoj antaŭtagmeze vendrede en la Xichang-a Satelit-Lanĉa Centro en sudokcidenta Ĉinio.

La satelito, ekspluatita de la Ĉina Akademio de Spaciala Teknologio, estis sendita al orbito per la portoraketo Changzheng-3B. Tio estis la 273a misio de la serio Changzheng.

La uzanto de la satelito estas la satelitkompanio APT en Honkongo. La satelito liveros televidan transmision, komunikadon, interreton kaj multmediatajn servojn al klientoj en la azi-pacifika regiono. Ĝi estas la dua komunika satelito ekspluatita de la Ĉina Akademio de Spaciala Teknologio por la kompanio APT, post la APSTAR-9, kiu estis enorbitigita en la 17a de oktobro 2015.

Rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Sergei Lavrov diris ĵaŭde, ke estos malutilo al la protekto de la tutmonda sistemo de nuklea ne-disvastigo, se Usono sin retiros el la interkonsento pri la nuklea demando de Irano.

Laŭ la retejo de la rusa Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Lavrov faris la rimarkojn en renkontiĝo kun vizitanta jordania ministro pri eksterlandaj aferoj Ayman Safadi en la rusa urbo Soĉio. Lavrov diris en komuna gazetara konferenco post la renkontiĝo, ke se Usono vere sin retiros en la nuklea interkonsento kiel ĝia prezidento Donald Trump kelkfoje asertis, la internacia komunumo perdos tiun gravan dokumenton, kiu helpas protekti la tutmondan sistemon de nuklea ne-disvastigo. Li aldonis, ke la nuklea interkonsento estis aprobita en la Sekureca Konsilio de la UN, kaj ĉiuj rilataj partioj devas strikte observi ĝin.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin