Novaĵoj (Majo 08)

(GMT+08:00) 2018-05-08 15:43:04     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 8-a de majo, marde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Indonezio kune klopodos por fortigi rilatojn inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj; Ĉinio gratulas Putin okaze de lia enoficiĝo por la kvara mandato kiel prezidento. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Vizitanta ĉina ĉefministro Li Keqiang diris lunde, ke Ĉinio volas labori kun Indonezio por plibonigi la kunlaboron inter Ĉinio kaj la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL).

Dum sia interparolado kun indonezia prezidento Joko Widodo en la prezidenta palaco en la urbo Bogor de Okcident-Javo, Li diris, ke kunlaboro devas esti intensigita kun la Orienta Kreskanta Regiono de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj, kiu konsistas el Indonezio, Brunejo, Malajzio kaj Filipinoj. Ĉinio atendas krei novan modelon de subregiona kunlaboro kun la kvar landoj. Li diris, ke necese estas ankaŭ akceli intertraktadon pri la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco kaj la konstruadon de la orient-azia ekonomia komunumo.

Widodo diris, ke Indonezio volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kadro de Ĉinio kaj la asocio kaj plifortigi komunikadon kaj kunordigon inter la du landoj pri internaciaj kaj regionaj demandoj.

Ĉi tiu jaro markas la 15an datrevenon de la starigo de la strategia partnereco inter Ĉinio kaj la asocio. Li vizitis la sekretariejon de la asocio lunde posttagmeze en la indonezia ĉefurbo Ĝakarto kaj renkontiĝis kun ĝenerala sekretario de la asocio, Lim Jock Hoi.

La saman tagon, ĉefministro Li renkontiĝis kun Lim Jock Hoi, ĝenerala sekretario de la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj (ASOAL). Ambaŭ flankoj promesis plifortigi ekonomian kunlaboron kaj frue atingi la Regionan Ampleksan Ekonomian Partnerecon.

Li diris, ke Ĉinio alte taksas la kunlaboron kun la asocio kaj firme subtenas la konstruadon de la komunumo de la asocio. Ĉinio apogas la centran rolon de asocio en regiona kunlaboro kaj subtenas ĝin ludi pli grandan rolon en konstruado de malferma kaj inkluziva regiona mekanismo. Ĉinio volas preni la 15an datrevenon de la starigo de la strategia partnereco kun la asocio kiel oportunon por starigi pli altnivelan strategian partnerecon kaj konstrui pli malvastan komunumon de komuna estonteco. Li rimarkigis, ke kiel evoluantaj ekonomioj, Ĉinio kaj la asocio ĝuas grandan potencialon de kunlaboro. Sub la nuna ekonomia cirkonstanco de la mondo, ambaŭ flankoj devas firme protekti multflankecon kaj liberan komercon, antaŭenpuŝi regionan kunlaboron kaj antaŭenigi la Regionan Ampleksan Ekonomian Partnerecon por akiri esencan progreson.

Lim diris, ke la asocio aprezas la longtempan subtenon de Ĉinio al ĝia integriĝa procezo. La asocio volas akordigi kun Ĉinio siajn disvolvajn strategiojn, pliigi ekonomian kaj komercan kunlaboron, oftigi interpopolajn interŝanĝojn, kune protekti multflankan komercan sistemon surbaze de malfermo kaj reguloj, kaj subteni subskribon de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco en frua dato, por alporti pli da profito al la popoloj en Ĉinio kaj la membroj de la asocio kaj kontribui al la prospero kaj stabileco de la regiono kaj la mondo.

Lunde en Kremlo, Vladimir Putin, nova prezidento de la Rusa Federacio ĵuris enoficiĝon por sia kvara oficperiodo.

Tagmeze, fronte al la rusa konstitucio, Putin legis prezidentan ĵuron. Poste, Valeri Zorkin, estro de la rusa Konstitucia Kortumo donis al Putin insignon, kiu simpolas prezidentan potencon, kaj deklaris, ke Putin oficiale enoficiĝis kiel rusa prezidento.

Ĉinio lunde esprimis elkoran gratulon al Vladimir Putin okaze de lia enoficiĝo por la kvara mandato kiel rusa prezidento.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Geng Shuang diris en regula gazetara konferenco, ke la ĉina flanko kredas, ke sub la gvidado de prezidento Putin, Rusio akiros plu atingojn en nacia konstruado, socia kaj ekonomia evoluigo.

Putin ĵuris enoficiĝon lunde en Moskvo por sia kvara mandato kiel rusa prezidento. Ĉina prezidanto Xi Jinping gratulis lin marte okaze de lia reelektiĝo en telefona konversacio.

Geng diris, ke danke al la strategia gvidado kaj pernsona puŝado de prezidanto Xi kaj prezidento Putin, la duflankaj rilatoj estas sur alta nivelo de disvolvado, kaj la ampleksa strategia partnereco de kunordigo inter la du landoj estas en la plej bona periodo en sia historio. Li aldonis, ke la du flankoj subtenis striktajn interŝanĝojn sur diversaj niveloj, antaŭenpuŝis kunlaboron en multaj kampoj kaj firmigis sian reciprokan politikan fidon.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde diris, ke Ĉinio kaj Japanio akcelas preparojn por komenci maran kaj aeran komunikadon.

Proparolanto Geng Shuang faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, kiam li respondis rilatan demandon.

Laŭ raportoj, la interkonsento, kiu celas eviti neatenditajn eventojn, estos subskribita dum duflanka kunveno inter ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj japana ĉefministro Shinzo Abe, kiam ili renkontiĝos ĉi-semajne.

Geng diris, ke Ĉinio kaj Japanio havas la saman celon en traktado de la demando de la Orienta Ĉina Maro. La starigo de la mekanismo helpos ambaŭ flankojn pliigi reciprokan fidon, trakti malkonsentojn kaj konservi pacon kaj stabilecon en la Orienta Ĉina Maro.

Sun Zhengcai, eksa sekretario de la Chongqing-a Municipa Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), estis kondamnita al dumviva mallibereco pro akcepto de ŝmirmono de pli ol 170 milionoj da juanoj.

La verdikto estis anoncita de la Unua Meznivela Popola Juĝejo de la municipo Tianjin. Li estis senigita je siaj politikaj rajtoj dumvive, kaj ĉiuj liaj propraj posedaĵoj estis konfiskitaj. La juĝejo diris, ke liaj kontraŭleĝaj gajnoj kaj rilataj profitoj estigitaj de ili estos reprenitaj.

Sun estas ankaŭ eksa membro de la Politika Buroo de la 18a Centra Komitato de la KPĈ.

Lunde en Ĝenevo, ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco (MOK) Roberto Azevedo urĝis la membrojn intensigi sian partoprenon por trakti multajn sistemajn defiojn, inkluzive de pliiĝantaj komercaj streĉecoj.

Azevedo diris en kunveno de la Komitato pri Komerca Intertraktado, ke la zorgoj pri pliiĝantaj komercaj streĉecoj kaj la blokado en nomumo de la Apelacia Instanco estas tre vaste dividitaj inter la membroj.

Li avertis, ke se la streĉecoj daŭras inter gravaj komercaj partneroj, la risko de serioza eskaladiĝo restas tre reala. Li urĝis la membrojn sin deteni de rimedoj, kiuj estas malfacile inversigeblaj.

Li aplaŭdis, ke tiuj zorgoj estas akceptitaj en la reguligaj instancoj de la organizo, kaj la membroj submetas plu siajn disputojn al la organizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin