Ĉinio konsentas en konvena tempo sendi al Usono por intertrakto

(GMT+08:00) 2018-05-09 18:51:33     Redaktoro:Xiong

La 9an de majo proparolanto de la ĉina Komerca Ministerio diris en Pekino, ke Ĉinio konsentas en konvena tempo sendi al Usono por fari intertrakton pri komerco.

La proparolanto asertis, ke Ĉinio jam ricevis leteron de la usona financa ministro Steven Mnuchin, oficiale inviti sinjoron Liu He, speciala sendito de prezidanto Xi Jinping, membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ŝtata vicĉefministro, kaj kondukanto de la amplekse ekonomia dialogo inter Ĉinio kaj Usono, por daŭrigi la intertrakton pri komerco, kaj ke Ĉinio jam akceptis la inviton, konsentante sendi al Usono por fari intertrakton pri komerco, kaj nun ambaŭ laboraj teamoj konservas oftajn kontaktojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin