Ĉinio reagas al retiriĝo de Usono el irana nuklea interkonsento

(GMT+08:00) 2018-05-09 20:05:29     Redaktoro:Xiong

La 9an de majo Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, reagis al la oficiala proklamo de Usono retiriĝi el la Interkonsento pri Nuklea Problemo de Irano, kaj emfazis, ke Ĉinio pri tio bedaŭras. En la regula gazetara konferenco de la 9a de majo Geng Shuang diris:

"La Interkonsento pri Nuklea Problemo de Irano estas, post komuna intertraktado, interkonsento atingita de ses landoj, Eŭropa Unio kaj Irano, kaj ĝi estis aprobita per la rezulucio n. 2231 de la Sekureca Konsilio de UN. Ĉiuj partioj sekve devas serioze plenumi ĝin kaj konservi ĝian tutecon kaj seriozecon. Tio utilas defendi la internacian sistemon pri nuklea nedisvastigo, akceli la pacon kaj stabilecon en la Mezoriento, kaj doni bonan ekzemplon por solvi tiklajn demandojn per politikaj rimedoj."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin