Gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio publikigis komunan deklaron

(GMT+08:00) 2018-05-10 11:06:59     Redaktoro:Shanshan

Merkrede en Tokio, ĉina ĉefministro Li Keqiang, japana ĉefministro Abe Shinzo kaj sudkorea prezidento Moon Jae-in kune ĉeestis la 7an kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio. La kunveno publikigis Komunan Deklaron de Gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio pri la Kunveno de 2018. La deklaro diras,

Unue, gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio aplaŭdas klopodon de la internacia komunumo pri la situacio en la Korea Duoninsulo. La tri gvidantoj aplaŭdas kaj admiras la historian renkontiĝon de sudkorea prezidento Moo Jae-in kaj la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR) Kim Jong Un en la 27a de aprilo, 2018. La du flankoj subskribis Deklaracion de Panmunjom por Realigo de Pao, Prospero kaj Reunuiĝo de Korea Duoninsulo, kaj difinis la komunan celon pri sennukleigo kaj establo de sistemo pri daŭra paco en la Korea Duoninsulo.

Due, ili sincere esperas, ke sur la bazo de la interkorea renkontiĝo, koncernaj flankoj kune klopodos kaj kontribuos okaze de la baldaŭa renkontiĝo inter gvidantoj de la KDPR kaj Usono, por komplete solvi zorgon de diversaj landoj kaj konservi regionajn pacon kaj stabilecon.

Trie, ili reasertas, ke konservi pacon kaj stabilecon de la Korea Duoninsulo kaj la nordorienta Azio estas la komunaj profito kaj respondeco, kaj ili daŭre penos por tio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin