Novaĵoj (Majo 10)

(GMT+08:00) 2018-05-10 16:58:02     Redaktoro:Shanshan

Saluton, karaj amikoj! Mi estas Shanshan kaj kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 10-a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue ni elsendos kelkajn novaĵojn. Vi informiĝos pri tio, ke Ĉinio kaj Japanio konsentis pliigi politikan reciprokan fidon kaj akceli komercan kunlaboron; Kim Jong Un esprimis fidon pri pintkunveno kun Trump. Nun bonvole aŭskultu novaĵojn.

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj japana ĉefministro Shinzo Abe merkrede konsentis pliigi politikan reciprokan fidon kaj akceli ekonomian kunlaboron inter la du landoj.

Li diris en komuna gazetara konferenco post renkontiĝo kun Abe, ke plibonigi kaj disvolvi ĉina-japanajn rilatojn konformigas al interesoj de ambaŭ flankoj kaj utilas al paco, stabileco kaj prospero de la regiono.

La du flankoj konfirmis sian volon observi ĉiujn principojn en siaj kvar fundamentaj politikaj dokumentoj, konvene trakti sentivajn demandojn pri historio kaj Tajvano, kaj demonstri per efektivaj agoj la politikan konsenton, ke la du flankoj traktu unu la alian kiel partneron anstataŭ kiel minacon.

Abe bonvenigis Li por lia oficiala vizito al Japanio. Li diris, ke la duflankaj rilatoj antaŭeniris danke al la komunaj klopodoj ekde la lasta jaro. Li aldonis, ke inter multaj aliaj konsentoj, la du flankoj konsentis establi la mekanismon de mara kaj aera komunikado por kune trakti kaj regi marajn krizojn kaj turni la Orientan Ĉinan Maron en la maron de paco, kunlaboro kaj amikeco.

La ĉina ĉefministro merkrede vokis Ĉinion, Japanion kaj Sud-Koreion kune protekti liberan komercon, vastigi investon kaj kunlaboron de industria produktkapablo, kaj plifortigi kunlaboron de novigado kaj interpopolajn interŝanĝojn.

Li diris dum sia parolado en komerca pintkunveno de la tri landoj , ke kunlaboro inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio, kiel najbaroj aŭ regionaj ĉefaj ekonomioj, havas elastecon kaj viglecon kun vastaj perspektivoj.

La komerca pintkunveno estis okazigita post triflanka kunveno inter Li, japana ĉefministro Shinzo Abe kaj la sudkorea prezidento Moon Jae-in en Tokio. Li instigis la tri landojn krei pacan kaj stabilan medion por disvolviĝo, sekvi la vojon de paca disvolviĝo, respekti unu alian pri kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj konvene trakti sentivajn demandojn kaj disputojn.

Post la triflanka kunveno estis publikigita la Komuna Deklaro de Gvidantoj de Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio pri la Kunveno de 2018.

Komercaj ministroj de Ĉinio kaj Japanio promesis plibonigi duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron dum sia kunveno merkrede en Tokio.

Ĉina ministro pri komerco Zhong Shan, kiu akompanas ĉinan ĉefministron Li Keqiang por la unua vizito de ĉina ĉefministro al Japanio en ok jaroj, diris, ke la vizito de Li estas grava por duflankaj rilatoj, kaj gvidos kaj antaŭenigos la ĉina-japanajn ekonomiajn kaj komercajn rilatojn atingi novan disvolviĝon en la nova epoko.

Zhong ankaŭ faris tri sugestojn pri profundigo de duflanka praktika kunlaboro: Unue, la du flankoj devas aktive efektivigi la gravan konsenton atingitan de la gvidantoj kaj antaŭenigi vastan kaj profundan kunlaboron en la kampoj de komerco, investado kaj servokomerco. Due, la du flankoj devas kune antaŭenigi triflankan kunlaboron inter Ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio kaj ekonomian integriĝon de Orient-Azio. Trie, la du flankoj devas kune protekti kaj subteni multflankan komercan sistemon kaj akceli ekonomian tutmondiĝon al disvolvado en pli malferma, inkluziva, ekvilibra kaj kungajna direkto, ĉar tio estas utila por ĉiuj.

Japana ministro pri ekonomio, komerco kaj industrio Hiroshige Seko diris, ke Japanio volas klopodi kune kun Ĉinio por puŝi duflankan ekonomian kaj komercan kunlaboron al profunda disvolviĝo, precipe en servaj sektoroj kaj triamerkata kunlaboro.

Sub la ĉeesto de la dulandaj ĉefministroj, la du komercaj ministroj subskribis memorandojn pri duflanka kunlaboro en servokomerco kaj pri triamerkata kunlaboro.

Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Demokratia Popola Respubliko (KDPR), esprimis sian fidon, ke estos historia la venonta pintkunveno kun usona prezidento Donald Trump.

La Korea Centra Novaĵ-Agentejo raportis, ke Kim diris merkrede dum sia renkontiĝo kun usona ŝtatsekretario Mike Pompeo, ke la pintkunveno estos bonega unua paŝo por antaŭenigi la pozitivan disvolviĝon de situacio en la Korea Duoninsulo kaj konstrui bonan estontecon.

La novaĵ-agentejo diris, ke Kim alte aprezis, ke Trump montris profundan intereson por traktado de la demando de la duoninsulo per dialogo. Li ankaŭ konsentis la peton de la usona flanko pri liberigo de tri usonanoj kaj interŝanĝis kun Pompeo pri la taksado kaj vidpunkto pri la akra situacio de la Korea Duoninsulo, kiu estas urĝa afero de la tutmonda zorgo.

Ĝenerala direktoro de la Internacia Atom-Energia Agentejo Yukiya Amano merkrede publikigis deklaron, dirante, ke la agentejo firme kredas, ke Irano delonge efektivigis la Komunan Ampleksan Agadplanon, interkonsenton pri la nuklea demando, kaj ke ĝi atenteme observos plu disvolviĝon de la afero de la nuklea interkonsento.

La deklaro diris, ke laŭ la nuklea interkonsento atingita en julio de 2015, Irano estas sub la strikta kontrolado de la Internacia Atom-Energia Agentejo, kaj la agentejo firme kredas, ke Irano delonge efektivigis la interkonsenton laŭ postuloj.

La siria nacia televido raportis ĵaŭde, ke la siria aerdefenda sistemo tiutage interkaptis kaj paffaligis dekojn da misiloj pafitaj de Israelo al la siria teritorio. La raporto diris, ke ekde la frumateno la israela armeo daŭre pafis misilojn al la siria teritorio, kaj la siria aerdefenda sistemo senĉese reagis kaj paffaligis dekojn da misiloj. Partaj misiloj trafis plurajn militajn objektivojn de Sirio, inkluzive de la aerdefenda trupo, radaro kaj arsenalo.

Stephane Dujarric, proparolanto de ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, diris, ke la ĝenerala sekretario merkrede esprimis profundan maltrankvilon pri la lastatempa drasta eskaladiĝo de konflikto inter Saud-Arabio kaj la ribela grupo Houthi en Jemeno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin