Trilanda kunlaboro estu fonto de tutmonda evoluigo

(GMT+08:00) 2018-05-10 18:56:27     Redaktoro:Xiong

En la regula gazetara konferenco de la 10a de majo Geng Shuang, proparolisto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris, ke pri la duoninsula problemo kaj la kunlaboro de ĉinio, Japanio kaj Sud-Koreio la sepa kunveno de gvidantoj el la tri landoj venis en komunan koncepton, kaj Ĉinio esperas, ke okaze de la 20-jariĝo de la tirlanda kunlaboro en la venonta jaro ili daŭre pliigos interfidon, intensigos la kunlaboron, faros el la trilanda kunlaboro orientazian ŝipon de kunlaboro, ankron de regiona stabileco, fonto de tutmonda evoluigo, kaj donos novan kontribuon al la paco, stabileco kaj prospero de la regiono kaj la mondo.

La sepa kunveno de givdantoj el Ĉinio, Japanio kaj Nord-Koreio okazis la 9an de majo en Japanio, kaj la kunveno publikigis la Komunan Deklaron pri Renkontiĝo de Gvidantoj el Suda kaj Norda Koreioj en 2018. Geng Shuang asertis, ke la trilandaj gvidantoj ellasis unuaniman voĉon por la duoninsula problemo, kio utilas politike solvi la problemon. Kaj samtempe li emfazis, ke la trilandaj gvidantoj ankaŭ interŝanĝis siajn opiniojn pri la trilanda kunlaboro kaj aliaj aferoj kune zorgataj, kaj krome ili kune eldonis la Komunan Deklaracion por la kunveno.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin