Ĉinio kaj Japanio konsenti pliigi politikan reciprokan fidon kaj akceli komercan kunlaboron

(GMT+08:00) 2018-05-10 13:09:53     Redaktoro:Yu

Ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj japana ĉefministro Shinzo Abe merkrede konsentis pliigi politikan reciprokan fidon kaj akceli ekonomian kunlaboron inter la du landoj.

Li diris en komuna gazetara konferenco post renkontiĝo kun Abe, ke plibonigi kaj disvolvi ĉina-japanajn rilatojn konformigas al interesoj de ambaŭ flankoj kaj utilas al paco, stabileco kaj prospero de la regiono.

Li rimarkigis, ke ĉi tiu jaro markas la 40an datrevenon de la subskribo de la Ĉina-Japana Traktato de Paco kaj Amikeco. Li instigis la du partiojn restudi la spiriton de la traktato, firmigi la politikan fundamenton de duflankaj rilatoj kaj antaŭenpuŝi stabilan kaj longtempan disvolviĝon de ĉina-japanaj rilatoj sur la vojo de paco, amikeco kaj kunlaboro.

La du flankoj konfirmis sian volon observi ĉiujn principojn en siaj kvar fundamentaj politikaj dokumentoj, konvene trakti sentivajn demandojn pri historio kaj Tajvano, kaj demonstri per efektivaj agoj la politikan konsenton, ke la du flankoj traktu unu la alian kiel partneron anstataŭ kiel minacon.

Abe bonvenigis Li por lia oficiala vizito al Japanio. Li diris, ke la duflankaj rilatoj antaŭeniris danke al la komunaj klopodoj ekde la lasta jaro. Li aldonis, ke inter multaj aliaj konsentoj, la du flankoj konsentis establi la mekanismon de mara kaj aera komunikado por kune trakti kaj regi marajn krizojn kaj turni la Orientan Ĉinan Maron en la maron de paco, kunlaboro kaj amikeco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin