Ĝenerala Asembleo de UN starigos teamon por intertraktado pri tutmonda pakto pri medio

(GMT+08:00) 2018-05-11 14:33:05     Redaktoro:Yu

La Ĝenerala Asembleo de la UN ĵaŭde adoptis rezolucion starigi laborgrupon por intertraktado, kiu celas konkludi Tutmondan Pakton pri la Medio, internacian instrumenton kun leĝa devigo.

La rezolucio iniciatita de Francio gajnis la subtenon de 143 landoj. Irano, Filipinoj, Rusio, Sirio, Turkio kaj Usono voĉdonis kontraŭ ĝi. Ses aliaj landoj sin detenis, dum pluraj ŝtatoj ne voĉdonis.

La rezolucio petas ĝeneralan sekretarion de la UN, Antonio Guterres, prezenti al la Ĝenerala Asembleo raporton, kiu identigas kaj taksas eblajn mankojn en internaciaj leĝoj pri medio kaj ĉi-rilataj instrumentoj por plifortigi ilian efektivigon.

Ĝi decidas starigi laborgrupon sen limigo de membroj por ekzameni la raporton, kaj konsideri, se estus necese, la amplekson, parametrojn kaj efektivigeblecon de Tutmonda Pakto pri la Medio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin