Tria Internacia Ekspozicio de Silka Vojo malfermiĝis en Xi'an

(GMT+08:00) 2018-05-14 14:55:45     Redaktoro:Yu

La 3a Internacia Ekspozicio de la Silka Vojo malfermiĝis vendrede en Xi'an, ĉefurbo de la ĉina sudokcidenta provinco Shaanxi. Delegacioj de Britio kaj Malajzio kiel honoraj gastoj de la ekspozcio kolektiĝas kune kun reprezentantoj de pluraj aliaj landoj en la antikva urbo por serĉi kungajnan kunlaboron en la kadro de la iniciato Zono kaj Vojo.

Shaanxi-provinco, grava punkto sur la Silka Vojo, starigis la ponton de komunikado inter la ĉina civilizacio kaj aliaj civilizacioj. En la lastaj jaroj la provinco akiris rimarkindajn atingojn en scienca novigado, loĝistiko, turismo kaj investado.

Samtempe, multaj gravaj projektoj en la kampoj de ekologia medio, teknologia esploro, novigado, medicina teknologio kaj aerokosmo estas antaŭenigataj en la provinco. Tiuj atingoj puŝas la provincon serĉi pli da internacia kunlaboro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin